Jakobo la 1-a (Anglio)

Jakobo la 6-a / la 1-a
Reĝo de Skotlando, Anglio kaj Irlando
Kronado 1567 por Skotlando
1603 por Anglio
Persona informo
James I (VI)
Naskiĝo 19-an de junio 1566 (1566-06-19)
en Edinburga Burgo
Morto 27-an de marto 1625 (1625-03-27) (58-jaraĝa)
en Theobalds House
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Disenterio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio AnglikanismoEklezio de Skotlando vd
Etno skotoj vd
Lingvoj skotaangla vd
Loĝloko Kastelo de Stirling vd
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando
Reĝlando Anglio
Reĝlando Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater tutoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jakobo la 1-a (Anglio)
Familio
Dinastio Stuartoj vd
Patro Henriko Stuart (Lordo Darnley) Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Maria Stuart Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj stillborn twin Hepburn (en) Traduki kaj stillborn twin Hepburn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anne of Denmark (en) Traduki (1589–1619) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Henry Frederick Stuart, Mary Stuart (en) Traduki, Sophia of England (en) Traduki, unnamed son Stuart (en) Traduki, Robert Stuart, Duke of Kintyre and Lorne (en) Traduki, Margaret Stuart (en) Traduki, Karlo la 1-a, Elizabeto Stuart, unnamed son Stuart (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
monarko
verkisto
aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en EdinburgoLondono vd
Verkado
Verkoj Demonologio ❦
The True Law of Free Monarchies ❦
Basilikon Doron ❦
Some Reulis and Cautelis to be observit and eschewit in Scottis poesie ❦
De jure regni apud Scotos vd
Reĝo de Skotlando
Jakobo la 6-a
Dum 1567-1625
Antaŭulo Maria Stuart
Sekvanto Karlo la 1-a
Reĝo de Anglio
Jakobo la 1-a
Dum 1603-1625
Antaŭulo Elizabeto la 1-a
Sekvanto Karlo la 1-a
Reĝo de Irlando
Jakobo la 1-a
Dum 1603-1625
Antaŭulo Elizabeto la 1-a
Sekvanto Karlo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakobo la 6-a kaj 1-a (19-a de junio 156627-a de marto 1625, angle kaj skote James, prononco angle [ĝejmz]) estis reĝo de Skotlando kiel Jakobo la 6-a, kaj Reĝo de Anglio kaj Reĝo de Irlando kiel Jakobo la 1-a. Li reĝis en Skotlando kiel Jakobo la 6-a ekde la 24-a de julio 1567, kiam li estis nur unujaraĝa, sukcedinte sian patrinon la reĝinon Maria la 1-a de Skotlando. Regentoj regis dum lia infanaĝo kaj junaĝo, kio finiĝis oficiale en 1578, kvankam li ne prenis kontrolon de la regado ĝis 1581.[1] La 24-a de marto 1603, kiel Jakobo la 1-a, li sukcedis la lastan Tudoran reĝon de Anglio kaj Irlando, Elizabeto la 1-a, kiu mortis sen sukcedontaro.[2] Li tiam regis Anglion, Skotlandon kaj Irlandon dum 22 jaroj, ĝis sia morto je sia aĝo de 58.[3]

Kvankam li regis akurate en Skotlando, li trafis malfacilaĵojn en Anglio,[4] inkludante la faman Pulvan konspiron en 1605 kaj postajn konfliktojn kontraŭ la Parlamento, kiu malamikiĝis kontraŭ li, ĉefe pri impostado. La absolutisma politiko de Jakobo, financa malrespondeco kaj la favoroj donitaj al malpopularaj amikoj setligis la bazon por la Angla enlanda milito, kiam oni juĝis kaj ekzekutis lian filon kaj sukcedonton, nome Karlo la 1-a.[5] Tamen, dumvive la reĝo ĝuis sufiĉe stabilan politikan situacion kaj en Anglio kaj en Skotlando, kaj la nuntempaj historiistoj konsideras Jakobon reĝon inteligentan kaj penseman.[6]

Dum lia reĝado pludaŭris la Elizabeta teatro kaj literaturo, pro grandaj verkistoj kiel William Shakespeare, John Donne, Ben Jonson kaj Francis Bacon, kiujn la reĝo helpis, kontribuante al la kultura florado.[7] Pasia pri teologio, la Reĝo mendis la tradukon de la Biblio kiu portas lian nomon, la King James Bible, kiu ankoraŭ estas la oficiala biblio de la Eklezio de Anglio. Probable neniam estis tioma literatura kaj kultura etoso danke al la Angla Krono. Jakobo mem estis saĝulo, aŭtoro de poezio, tradukoj kaj traktato pri poezio, verkoj kontraŭ sorĉistinoj kaj kontraŭ tabako (Daemonologie [1597][8] kaj A Counterblaste to Tobacco [1604]), meditadoj kaj komentarioj pri la Biblio, verkoj de politika teorio (The True Law of Free Monarchies [1598] kaj Basilikon Doron [1599]), kaj, kompreneble, sermonoj por la Parlamento. Sir Anthony Weldon asertis, ke Jakobo estis nomita "la plej saĝa stultulo de la Kristanaro", kaj ekde tiam oni havis tiun ideon de la monarko.[9]

  1. Stewart, p 47; Croft, p 16; Willson, pp 29–31.
  2. La postularo de Jakobo al la Anglia krono, kiel la pranepo de Henriko la 7-a, estis tre supera al aliaj. Tamen, la volo de Henriko la 8-a estis pasinta super la Skota linio de lia fratino Margaret Tudor favore de lia plej juna fratino Mary Tudor. Stewart, pp 159–161; Willson, pp 138–141.
  3. Post la persona unuigo de la tri kronoj, Jakobo estis la unua kiu uzis la titolon de "Reĝo de Granda Britio", sed tiu titolo estis malagnoskita de la Angla Parlamento kaj estis neleĝa. Ankaŭ la Parlamento de Skotio malagnoskis ĝin. Croft, p 67; Willson, pp 249–52. Vidu ankaŭ: Union Jack.
  4. Pri tio, oni rigardu la enkondukon al la verko King James, de Pauline Croft. La plej ĵusaj priserĉadoj emfazas la sukceson de Jakobo en Skotlando, kvankam kelkaj ne samopinias, kiel Michael Lynch. Ankaŭ oni markas la sukceson de Jakobo en la komencoj de lia regado en Anglio. Croft, pp 1–9.
  5. Dum la lastaj tri jarcentoj, oni kritikis akre Jakobon kiel ekzemple dekomence Anthony Weldon, kiu estis maldungita de Jakobo kaj verkis kontraŭ li en la 1650-aj jaroj. Croft, pp. 3–4. Sir Edward Peyton, Divine Catastrophe of the Kingly Family of the House of Stuarts (1652); Arthur Wilson, History of Great Britain, Being the Life and Reign of King James I (1658); kaj Francis Osborne, Historical Memoirs of the Reigns of Queen Elizabeth and King James (1658).
  6. Croft, p. 6; Smith, p. 238.
  7. Milling, p. 155.
  8. Demonologio, dialogoforma Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine; reta versio de la ttt-ejo de la Biblioteko Folger Shakespeare (Washington)
  9. Saĝulo diris iam, ke li konsideris sin "la plej saĝa stultulo de la Kristanaro", ĉar kvankam li konsideris sin saĝulo pri banalaĵoj, li rigardis sin kiel stultulo en seriozaĵoj. Sir Anthony Weldon (1651), The Court and Character of King James I, citita ĉe: Stroud, p. 27; Smith, p. 238.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy