Jakobo la Justulo

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Jakobo.
Jakobo la Justulo
Biblia persono
homo
Informoj
Eble sama Jakobo filo de Alfeo • Jakobo la pli juna
Sekso vira
Religio kristanismo
Mortokialo ŝtonumado
Okupo presbitero
Patro Jozefo de Nazareto
Patrino Maria, patrino de Jesuo
Gefratoj Jesuo Kristo
Infanoj Justus of Jerusalem
vdr
APOSTOLOJ
“JAKOBO la JUSTULO”
Jakobo la Justulo
mortodato = 6269
mortoloko = Jerusalemo
mortokondiĉo = Martiro
kulto = venerita de la katolika kaj ortodoksa eklezioj
fakta kanonizo = oficiale edke 435
aktiveco = ĉefo de la unua kristana komunumo de Jerusalemo
precipaj fontoj =Jozefo Flavio, Judaj antikvaĵoj, xx.200; Eŭsebio de Cezareo, Prieklezia historio, i.12.1, i.12.4, ii.23.4; Hieronimo, De Viris Illustribus, ii.
liturgie memorigita en la katolika eklezio = 3-a de majo, en la ortodoksa eklezio = 23-a de oktobro

Jakobo la Justulo, nekonfuzebla kun Jakobo la pli aĝa, estas varie epitetata en la antikvaj fontoj. Sankta Paŭlo lin nomas “Jakobo frato de la Sinjoro (Galatoj, 1,19), laŭ Hegesipo kaj aliaj “Jakobo la Justulo”, “Jakobo el Jerusalemo”, laŭ aliaj “Jakobo Adelphotheos (frato de la Sinjoro) ktp.

Informoj pri lia vivo maloftas kaj malprecizas; manpleno de evangeliaj referencoj (Mk 6,3-4; Mt13,55-56) lin klare mencias kiel filo de Alfeo, sed pliprecizas Agoj de la Apostoloj 2,17;15,13;21,18, kaj Galatoj 19;2,9, Judaj antikvaĵoj kaj Sankta Hieronimo (kiu citas informon de Hegesipo [1]).

La Epistolo de Jakobo de la Nova Testamento estas tradicie atribuata al Jakobo la Justulo. En tiu letero, adresita al la hebrearo, kiel jam en la Koncilio de Jerusalemo, Jakobo asertas kun la aliaj apostoloj ke la paganoj ne estas devigataj praktiki la cirkuncidon (Ag 15,13). Sed en tiu kazo, eble por montri ke la eklezio daŭrigas la mision de Izraelo, proponis ke kelkaj religiaj hebreaj moroj signu la religian konduton de la paganoj kristaniĝintaj,


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy