Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sankta Jakobo. |
Jakobo la pli juna | |
---|---|
Biblia persono | |
homo | |
Informoj | |
Eble sama | Jakobo la Justulo • Jakobo filo de Alfeo |
Sekso | vira |
Mortokialo | ŝtonumado |
Patrino | Maria de Klopas |
Jakobo (mortis ĉirkaŭ la jaro 62, probable en Jerusalemo) estis la pli juna el la du apostoloj de Jesuo, kiuj havis la nomon Jakobo. Por diferencigo de Jakobo la pli aĝa li ofte nomatas Jakobo la pli juna aŭ Jakobo, filo de Alfeus. Jakobo estas kristana sanktulo kaj fariĝis la nacia sanktulo de la ŝtato Urugvajo en Sudameriko.