James Marsden | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
James Marsden | ||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1973 (51-jaraĝa) en Stillwater | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Oklahoma Ŝtata Universitato Putnam City North High School (en) vd | |
Infanoj | 3 | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro voĉaktoro televida aktoro kantisto aktoro modelo vd | |
Aktiva dum | 1993– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
James Paul MARSDEN naskiĝis la 18-an de septembro 1973 estas usona aktoro, kantisto kaj iam fotomodelo.[1] Marsden komencis sian karieron en televidspektakloj Saved by the Bell: The New Class (1993), Touched by an Angel (1995) kaj Party of Five (1995). Li akiris famon pro sia rolo de Scott Summers/ciklopo en la X-men filmaj serioj kaj ĉefrolis en Superman Returns (2006). Ekde 2016 Marsden ĉefrolis kiel Teddy Flood sentema androido en la HBO sciencfikcia suspensfilma serio Westworld.
Sekvante lian sukceson en komiksoofilmoj, Marsden ĉefrolis en diversaj ĝenrofilmoj inkluzive de Hairspray (2007) kiu estis kritika kaj komerca sukceso kaj gajnis multajn premiojn. Kiel Corny Collins, li kantis du kantojn por la muziko de la filmo RIAA. Li havis ĉefrolojn en filmoj kiel ekzemple Enchanted (2007), Hop (2011), 27 Dresses (2007), The Best of Me (2014) kaj Sonic the Hedgehog (2020).