Jimi Hendrix

Jimi Hendrix
Jimi Hendrix en 1967
Jimi Hendrix en 1967
Bazaj informoj
Naskonomo Johnny Allen Hendrix
Naskiĝo 27-an de novembro 1942 (1942-11-27)
en Seatlo,  Usono
Morto 18-an de septembro 1970 (1970-09-18) (27-jaraĝa)
en Kensington
Ĝenroj ŝtonroko, blus-roko, acida roko, psiĥedelika roko
Aktivaj jaroj 19661970
Eldoninto RSVP, Track, Barclay, Polydor, Reprise, Capitol, MCA
Parencaj
temoj
The Jimi Hendrix Experience, Gypsy Sun and Rainbows, Band of Gypsys, The Isley Brothers, Little Richard, Curtis Knight and the Squires
Retejo www.jimihendrix.com
Signifa instrumento
Fender Stratocaster
Gibson Flying V
Persona informo
Naskonomo Chimi Jendris
Aliaj nomoj Jimmy James
Mortokialo Asfiksio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Greenwood Memorial Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Fort Campbell (en) Traduki
Garfield High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Jimi Hendrix
Familio
Patro Al Hendrix (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Lucille Hendrix (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Leon Hendrix (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Amkunulo Devon Wilson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo gitaristo
voĉisto
kantaŭtoro
muzikproduktisto
kantisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.jimihendrix.com/
vdr

Jimi HENDRIX [ĝimi hendriks], plennome: James Marshall HENDRIX (naskiĝis la 27-an de novembro, 1942, mortis la 18-an de septembro, 1970) estis usona rok-muzikisto, konata ĉefe kiel fama kaj unu el la plej grandaj elektrogitaristoj, kiu transformis la koncepton pri la uzado de gitaro. Unu inter la plej elstaraj blusrokaj artistoj de la 60-aj jaroj. Lia muziko tre influis la generacion de la "florinfanoj".

Hendrix estis konata pro sia sovaĝa agmaniero, kiam li kutimis tumulti sur scenejo. Kiel muzikisto, Hendrix kontribuis al la disvolviĝo de la sonrevena metodo, kiu akompanas distordon.[1] Kiel diskproduktanto, Hendrix uzis pionirajn metodojn en la kampo de studiaj registradoj kiel etendaĵon de siaj muzikaj ideoj. Li estis unu el la unuaj, kiuj spertis stereajn registradojn kaj fazadon.

Laŭlonge de sia vivo Hendrix gajnis gravajn muzikajn premiojn. Post la morto li ricevis kromajn premiojn kaj honorojn, inkluzive enmeton en la Rok-Roll-Halon de Famo en 1992 kaj la Britan Halon de Famo en 2005. Krome, en 1994 li ricevis stelon sur la Trotuaro de Famo en Holivudo. La revuo Rolling Stone vicigis Hendrix sesa en la listo de la 100 plej grandaj artistoj de ĉiuj tempoj kaj unua en la listo de la 100 plej grandaj gitaristoj de ĉiuj tempoj.

  1. Shadwick, Keith (2003). Jimi Hendrix, Musician. Hal Leonard. עמ' p. 92. ISBN 0879307641.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy