Jogurto

Jogurto, aŭ jahurto, estas manĝaĵo produktata per la bakteria fermentado de lakto, ĉefe bova lakto. La bakteria fermentado transformas la laktozon (laktosukeron) al laktoacido kaj kaŭzas ĉe la jogurto gelatenecan konsiston kaj karakteran guston. La plej ofte uzataj bakterioj por la fermentado estas Lactobacillus bulgaricus kaj Streptococcus salivarius. La laktaĵo estas riĉa je proteinoj kaj B-vitaminoj, mineralaj elementoj.

Oni iomete densigas la pasteŭrizitan lakton per laktokremaĵo je 5% grasenteno kaj je 40 Co oni aldonas la bakteriajn kulturojn. En boteloj kaj en la temperaturo de 43 °C densiĝas, koaguliĝas la lakto. Poste la jogurto deponiĝas en 5-6 °C, por ke ĝi ne iĝu troacida. La jogurto estas multfoje odorigita, dolĉigita, per fruktaĵoj (aŭ per E-materialoj) riĉigita.

Falsa jogurto, ŝajn-jogurto, pretiĝas el planta graso, stabilizaĵo, gelateno, laktopulvo, amelo, t.e. sen vera lakto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy