Johana de Arko

Jeanne d'Arc alidirektas ĉi tien. Ĉi tiu artikolo temas pri sanktulo de la franca nacio. Por filmo pri tiu persono rigardu la paĝon Jeanne d'Arc (filmo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arko.
Sankta
Johana de Arko
sankta
Franca militisto
Franca militisto
Persona informo
Naskonomo nekonata valoro
Naskiĝo 5-a de januaro 1412
en Domrémy-la-Pucelle, Loreno, Francio
Morto 30-a de majo 1431
en Rouen, Supra Normandio, Francio
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Morto sur brulŝtiparo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortigita de Geoffroy Thérage vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj meza francafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Johana de Arko
Familio
Patro Jakobo de Arko Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Isabelle Romée (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Catherine d'Arc (en) Traduki, Jacques of Arc (en) Traduki, Jean d'Arc (en) Traduki kaj Pierre d'Arc (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata en Romkatolika Eklezio
Beatigo 18-a de aprilo 1909, Katedralo Notre Dame de Pio la 10-a
Kanonizo 16-a de majo 1920, Baziliko de Sankta Petro de Romo de Benedikto la 15-a
Festotago 30-a de majo
Atributoj kiraso, standardo, glavo
Patroneco Francio; martiro, militkaptito, militistino, homoj mokitaj pro sia pieco, arestitoj, soldatoj, virinoj destinitaj por Volontula Savservo; Women's Army Corps
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazonŝildo, de Johana de Arko.

Johana de Arko, kromnomata la "Pucelo de Orleano" (france Jeanne d'Arc[1]; naskiĝis probable en 1412[2], mortis la 30-an de majo 1431) estas nacia heroino de Francio kaj sanktulino de la Romkatolika Eklezio.

Kamparanino naskiĝinta en la oriento de Francio, ŝi proklamis sin dia gvidantino kaj kondukis la francan armeon al gravaj venkoj dum la Centjara Milito, kaj preparis la vojon por la konsekrado kaj kronado de la daŭfeno Karlo la 7-a. Ŝi estis kaptita de la burgonjanoj, transdonita al la angloj kontraŭ mono, submetita al proceso kaj juĝado de la proangla episkopo de Beauvais, kaj brulmortigita sur ŝtiparo kiam ŝi havis 19 jarojn.[3]

Dudek kvin jarojn post la ekzekutado, inkvizicia tribunalo rajtigita de la papo Kaliksto la 3-a esploris la proceson, deklaris ŝin senkulpa kaj proklamis ŝin martiro.[3] Johana de Arko estis beatigita en 1909 kaj poste kanonizitasanktigita en 1920.[2] Ŝi estas, kune kun Sankta Denizo, Sankta Marteno de Tours, Sankta Ludoviko la 9-a, kaj Sankta Tereza de Lisieux, unu el la sanktaj patronoj de Francio. Johana asertis havi viziojn venintajn de Dio kiuj instruis al ŝi kiel rekuperi la patrion kaj forpeli la anglan regadon fine de la Centjara Milito. La nekronata daŭfeno Karlo la 7-a sendis ŝin al la sieĝo de Orléans kiel parto de la helpmisio. Ŝi gajnis famon kaj reputacion post superado de la malafabla konduto de la veteranaj komandantoj kaj post la forigado de la sieĝo post nur naŭ tagoj. Pluraj venkoj venis poste kaj la reĝo Karlo estis kronita en Reims kaj la sukcedo al la trono estis fine establita.

En la nuntempo, Johana de Arko estas elstara figuro de la okcidenta kulturo. Ekde Napoleono ĝis nun, francaj politikistoj el ĉiuj tendencoj, sed ĉefe de kristanaj kaj naciismaj tendencoj, alvokis ŝian memoron. Famaj verkistoj kaj komponistoj kreis verkojn pri ŝi. Inter ili plej famiĝis: Ŝekspiro (Henriko la 6-a, Parto 1), Voltaire (La Pucelo de Orleano poemo), Schiller (La Pucelo de Orleano dramo), Verdi (Giovanna d'Arco), Ĉajkovskij (La Pucelo de Orleano opero), Mark Twain (Personaj Rememoroj de Johana de Arko), Arthur Honegger (Johana de Arko sur la ŝtiparo), Jean Anouilh (La Alaŭdo), Bertolt Brecht (Sankta Johana de la Mortigejoj), George Bernard Shaw (Sankta Johana) kaj Maxwell Anderson (Johana de Loreno). Krom tiuj ekzemploj, ankaŭ aliaj troviĝas en filmoj, teatro, televido, videoludoj, muziko kaj aliaj.

  1. ŝia nomo estis skribita plurmaniere, ĉefe ekde la duono de la 19a jarcento. Vidu Pernoud and Clin, pp. 220–221. Ŝi subskribis kiel "Jehanne" (vidu www.stjoan-center.com/Album/, partojn 47 kaj 49; tio ankaŭ videblas ĉe Pernoud kaj Clin).
  2. 2,0 2,1 Modernaj biografia resumoj ofte asertas la 6-an de januaro kiel naskiĝdaton de Johana. Fakte, ŝi kapablis nur estimi sian propran naskiĝdaton, same kiel ceteraj ŝiaj konatuloj. Tio estas normala proceduro en tiu tempo, kiam nur nobeluloj registris sian ekzaktan naskiĝon.
  3. 3,0 3,1 Andrew Ward (2005) En imdb titolo tt0421212 nome Joan of Arc.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy