Johann Georg Gmelin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aŭgusto 1709 en Tübingen, duklando Virtembergo, Sankta Romia Imperio |
Morto | 20-an de majo 1755 (45-jaraĝa) en Tübingen, duklando Virtembergo, Sankta Romia Imperio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | duklando Virtembergo |
Alma mater | Universitato de Tubingeno |
Familio | |
Patro | Johann Georg Gmelin la Maljuna |
Frat(in)oj | Philipp Friedrich Gmelin kaj Johann Konrad Gmelin |
Infanoj | Eberhard Gmelin, Christian von Gmelin |
Okupo | |
Okupo | esploristo universitata instruisto kuracisto botanikisto kemiisto geografo botanika kolektisto |
Johann Georg GMELIN (n. la 10-an de aŭgusto 1709 en Tübingen - m. la 20-an de majo 1755 en Tübingen) estis germana fakulo pri Siberio kaj aŭtoro de la libro Flora Sibirica. Pli ĝenerale li estis botanikisto, naturalisto kaj geografo. Tre inteligenta, li jam estis kuracisto je 18 jaroj. Poste li estis profesoro pri kemio kaj scienco en Rusio. Lia oficiala botanika aŭtora mallongigo estas „J.G.Gmel.“ Honore al li oni nomas plantogenro : Gmelino ( Lamiacoj ). La scienca nomo de daura lariko estas Larix gmelinii.