Johann Martin Schleyer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1831 en Oberlauda |
Morto | 16-an de aŭgusto 1912 (81-jaraĝa) en Konstanco |
Lingvoj | germana • Volapuko |
Ŝtataneco | Grandduklando Badeno |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto lingvokreinto interlingvisto katolika sacerdoto poeto |
Johann Martin SCHLEYER ([ˈjoːhan ˈmaʁtiːn ˈʃlaɪɐ]; esperantigite Johano Marteno Ŝlejero) (naskiĝis la 18-an de julio 1831 en Oberlauda, mortis la 16-an de aŭgusto 1912 en Konstanco) estis germana rom-katolika pastro, kreinto de la lingvo Volapuko (Volapük). Lia baptonomo estis nur Martin Schleyer, la unuan nomon "Johann", fakte la nomo de sia baptopatro, li aldonis neoficiale.
Post sia ordinado en 1856, Schleyer laboris kiel pastro en pluraj parokoj. En la periodo de Kulturkampf (konflikto inter Ŝtato kaj Eklezio), li estis arestita kaj pasigis kvar monatojn en la fortreso de Rastatt pro predika eldiro kontraŭ socialismo kiel paroĥestro de Krumbach. Inter la jaroj 1875 kaj 1885 li laboris en la paroĥo Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Litzelstetten apud la Konstanca Lago) (nun parto de la urbo Konstanco), kie li ekhavis la ideon krei lingvon por faciligi la rilatojn inter la popoloj: Volapuko. Li poste diris, ke Dio mem gvidis lin dum tiu laboro.
Fakte, antaŭ Volapuko, li provis fari pli fruan helplingvon, kiun li nomis Dolmetsch-Sprache (interpretlingvo). La unua ideo de Schleyer tial estis krei skriban lingvon (do pazigrafion), kiu ekzistu el la ĉefaj lingvoj eŭropaj; germana, angla, itala, hispana kaj rusa. Tial li en 1878 kreis universalan alfabeton, taŭgan por transskribo de ĉiuj sonoj en ĉiuj lingvoj. Pri tiu alfabeto li opiniis, ke por la kristana Eŭropo unu alfabeto estas same bezona, kiel unu religio. Lia alfabeto havis sufiĉe grandan sukceson, kaj pro tio li opiniis, ke li estas vokita por krei universalan lingvon por la homaro. Sed li forlasis la ideon pri lingvo konsistanta el la ĉefaj eŭropaj lingvoj. Li volis fari tute artefaritan lingvon kun absolute regula gramatiko. La sistemo de Volapuko enhavas en si la teoriojn de antaŭaj projektoj, ĝi havas ecojn de sekreta lingvo, de kodo, de pazigrafio kaj de artefarita lingvo parola.
Schleyer estis fame konata pro sia bona scio de lingvoj. Li verkis poemojn en sep lingvoj kaj prozaĵojn en 25 lingvoj.
Schleyer estis ankaŭ eldonisto de revuo Sionsharfe (Ciona Harpo, Revuo por katolika poezio.). En 1885 li emeritiĝis pro malsano. En 1894 Papo Leono la 13-a igis lin papa prelato. Schleyer mortis en 1912 en Konstanco.
Hodiaŭ estas legeble ĉe la pastra domo en Litzelstetten sur memora tabulo Menade bal – püki bal ("Al unu homaro – unu lingvon"). Krom en Litzelstetten, estas memortabuloj ankaŭ en Konstanco kaj en Oberlauda, lia naskiĝloko, kiu nun estas parto de la komunumo Lauda-Königshofen - tie ankaŭ ekzistas gimnazio kiu havas lian nomon.
En somero 2001 fondiĝis Internacia Komitato por la beatigo de prelato Schleyer (adreso: Prälat-Schleyer-Komitee, La Saousse, FR-84340 Malaucène, [email protected]).