Ĉi tiu artikolo temas pri germana komponisto de 1685-1750. Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Bach.
Johann Sebastian BACH [JOhan zeBAStian baĥ], esperante Johano Sebastiano BAĤO[2] (naskiĝis la 21-an de marto 1685 en Eisenach, mortis la 28-an de julio 1750 en Lepsiko) estis klasika germana komponisto, orgena kaj Klaviceno virtuozo de la baroka epoko. Li estas nun unu el la plej famaj komponistoj, kies muziko grave influis postajn komponistojn kaj kies verkoj estas prezentaj kiel originalaĵoj kaj kiel aranĝaĵoj en la muzikmondo.
Dumvive Bach estis alte ŝatata kiel virtuozo, orgenisto, orgeninspektisto kaj komponisto, tamen liaj verkoj estis konataj nur al relative malgranda rondo de muzikspertuloj. Post la morto de Bach liaj verkoj en la vasta publiko dumtempe falis en forgeson kaj estis preskaŭ neniam publike prezentataj. Kvazaŭe remalkovrita estis Bach fare de la romantistoj de la 19-a jarcento. Ekde tiam liaj verkoj tutmonde apartenas al la daŭra repertuaro de la klasika muziko.
- ↑ La prezentata pentraĵo estas kopio de pentraĵo de Haußmann el la jaro 1746. Ĉi tiu originalaĵo pendis multajn jardekojn en la Thomas-lernejo. En la dua duono de la 19-a jarcento ĝi estis plurfoje "refreŝigita" kaj surpentritaje kio parto de la origina esprimo eble perdiĝis resp. estis forviŝita. En 1913 la originalaĵo iris en la Urbhistorian Muzeon de Lepsiko, kie oni provis forigi kiel eble plej bone la surpentraĵojn. La kopio de la bildo el 1746, en 1748 farita de Haußmann mem, komence verŝajne troviĝis el la posedaĵo de C. P. Bach, poste validis longtempe kiel perdiĝinta kaj nun troviĝas en privata posedaĵo de William H. Scheide, Princeton, Nov-Ĵerzejo.
Je la du bildoj fare de Haußmann temas pri la ununuraj bildoj, je kiu la identeco de Bach klare certas, je ĉiuj aliaj portretoj atribuitaj al Bach la alordigo estas necerta. Vidu pri tio: http://www.npj.com/thefaceofbach/
- ↑ Baĥo en PIV ĉe vortaro.net