Johannes Gutenberg

Johannes Gutenberg
Ofte uzata bildo de Gutenberg, kiu tamen estis kreita nur post lia morto, do estas konsiderata kiel fantazia bildo.
Ofte uzata bildo de Gutenberg, kiu tamen estis kreita nur post lia morto, do estas konsiderata kiel fantazia bildo.
Persona informo
Naskonomo Johannes Gensfleisch zur Laden zum Gutenberg
Naskiĝo inter 1395 kaj 1405
en Majenco, Germanio
Morto 3-a de februaro 1468
en Majenco, Germanio
Lingvoj germana
Loĝloko Majenco
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Erfurto (1418 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Friele Gensfleisch zur Laden (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Else Wirich (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Friele Gensfleisch (en) Traduki kaj Else Vitztum (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inventisto
forĝisto
oraĵisto
inĝeniero
tipografo
gravuristo
mintmaster (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Libropresado en la 15-a jarcento
Gutenberg-Biblio, nome Biblio de Gutenberg, Kongresa Biblioteko, Vaŝingtono.

Johannes Gensfleisch zur Laden zum GUTENBERG (esperantigite: Johano GUTENBERGO; naskiĝis inter 1395 kaj 1405 plej verŝajne ĉ. 1398, mortis la 3-an de februaro 1468) estas germana metalfaristo, forĝisto, oraĵisto, presisto, publikigisto kaj inventisto, kiu famiĝis pro siaj kontribuaĵoj al la teknologio de presarto kaj al ties enkondukon en Eŭropon. Tradicie oni nomas lin la inventiston de la apartaj moveblaj tipoj, kio estis granda avantaĝo super la bloktipa presado uzita en Eŭropo tiam. Tio supozis veran presrevolucion kaj estas amplekse konsiderita kiel plej grava inventaĵo de la dua jarmilo de nia erao, nome sema evento kiu enrompis en la moderna epoko de la homa historio.[1] Li ludis ŝlosilan rolon en la disvolgigon de la Renesanco, de la Reformacio, de la Klerismo, kaj de la scienca revolucio kaj metis la materian bazon por la moderna ekonomio bazata sur la sciaro kaj por la etendo de la instruado al la homamasoj.[2]

Gutenberg en 1439 estis la unua eŭropano kiu uzis la presmaŝinon kaj la moveblajn tipojn en Eŭropo. Inter liaj multaj kontribuoj al presarto estas la jeno: la invento de procezo por amas-produktado de moveblaj tipoj; la uzado de ole-baza inko por presi librojn;[3] alĝusteblaj muldujoj;[4] mekanikan moveblan tipon; kaj la uzado de ligna presmaŝino simila al la agrikulturaj ŝraŭbaj premiloj de tiu periodo.[5] Lia vera epokfara invento estis la kombino de tiuj elementoj en praktika sistemo kiu permesis la amasproduktadon de presitaj libroj kaj estis ekonomie ebla por presistoj kaj legantoj. La metodo de Gutenberg por fari tipojn estis tradicie konsiderata kiel inkludanta alojan tipometalon kaj manfaran muldujon por fandotipoj. La alojo estis miksaĵo de plumbo, stano, kaj antimono kiu fandis je relative malalta temperaturo por pli rapida kaj pli malmultekosta fandado, fandis bone, kaj kreis daŭran tipon.

En renesanca Eŭropo, la alveno de mekanika moveblatipa presado enkondukis la epokon de amaskomunikado kiu konstante ŝanĝis la strukturon de la socio. La relative nelimigita cirkulado de informado — inklude revoluciajn idearojn — transpasis landlimojn, permesis ke la homamasoj eniru en la Reformacio kaj minacis la povon de la politikaj kaj religiaj aŭtoritatoj; la drasta pliiĝo de la legoscio rompis la monopolon de la legoscia elito en edukado kaj lernado kaj plifortigis la aperintan meza klaso. Tra la tuta Eŭropo, la pliiĝanta kultura mem-konscio de ties popoloj kondukis al la apero de pra-naciismo, akcelita de la florado de la eŭropaj gepatraj lingvoj kio damaĝis la statuson de la Latino kiel Lingvafrankao. En la 19a jarcento, la anstataŭo de la man-funkciigita Gutenbergeca presmaŝino per vaporenergiaj rotaciaj pres-maŝinoj ebligis presadon je industria skalo, dum okcident-stila presado estis adoptita tra la tuta mondo, iĝante praktike la nura rimedo por moderna presado.

La uzado de moveblaj tipoj estis markita plibonigo de la manskribita manuskripto, kiu estis la ekzistanta metodo de libroproduktado en Eŭropo, kaj ĝis lignabloka presarto, kaj revoluciis la eŭropan libro-faradon. La presteknologio de Gutenbergo etendiĝis rapide tra la tuta Eŭropo kaj poste tra la mondo.

Lia ĉefa verko, nome la Gutenberga Biblio (konata ankaŭ kiel 42-linia Biblio), estis laŭdita pro sia alta estetika kaj teknika kvalito.

  1. Vidu People of the Millenium Arkivigite je 2012-03-03 per la retarkivo Wayback Machine por superrigardo de la ampleksa aklamo. En 1999, la A&E Network rangis Gutenbergon kiel nº. 1 en sia listo "People of the Millennium". En 1997, la gazeto Time–Life elektis la inventon de Gutenberg kiel la plej grava el la dua jarmilo; la samon faris ĉe kvar elstaraj usonaj ĵurnalistoj en sea resume de 1998 pri 1,000 Years, 1,000 People: Ranking The Men and Women Who Shaped The Millennium. La Johann Gutenberg apero de la Catholic Encyclopedia priskribas lian inventon kiel tiu kiu faris praktike neparalelan kulturan efikon en la kristana epoko.
  2. McLuhan 1962; Eisenstein 1980; Febvre & Martin 1997; Man 2002
  3. Soap, Sex, and Cigarettes: A Cultural History of American Advertising de Juliann Sivulka, paĝo 5.
  4. http://www.fonts.com/content/learning/fontology/level-4/influential-personalities/gutenbergs-invention
  5. http://www.livescience.com/2569-gutenberg-changed-world.html

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy