Johano la 2-a (Francio)

Johano la 2-a de Francio
Reĝo de Francio
Regado 1350 - 1364
Antaŭulo Filipo la 6-a, lia patro
Sekvanto Karlo la 5-a, lia filo
Persona informo
Jean II de France
Naskonomo Jean II le Bon
Naskiĝo 26-a de aprilo 1319
en Le Mans, Francio
Morto 8-a de aprilo 1364
en Londono, Britio
Tombo Baziliko de Saint-Denis Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Dinastio de Valois vd
Patro Filipo la 6-a
Patrino Johana de Burgonjo
Gefratoj Johana de Valois kaj Filipo de Valois, duko de Orléans Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Bonna de Luksemburgo (filino de Johano de Luksemburgo)
Johana de Aŭvernjo
Infanoj Karlo la 5-a de Francio
 ( Jutta (Bonna) de Bohemio)
Johana de Valois, reĝino de Navaro
 ( Jutta (Bonna) de Bohemio)
Maria de Valois, dukino de Berry
 ( Jutta (Bonna) de Bohemio)
Filipo la 2-a de Burgonjo
 ( Jutta (Bonna) de Bohemio)
Ludoviko la 1-a de Anjou
 ( Jutta (Bonna) de Bohemio)
Johano, duko de Berry
 ( Jutta (Bonna) de Bohemio)
Izabela de Valois
 ( Jutta (Bonna) de Bohemio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Blanka de Valois (onklino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 2-a de Francio (naskiĝis la 26-an de aprilo 1319 en Le Mans, mortis la 8-an de aprilo 1364, en Londono), kromnomita Johano la Bona (franclingve Jean II le Bon) estis la reĝo de Francio ekde 1350 ĝis 1364. Johano estis la filo de la reĝo Filipo la 6-a kaj de Johana de Burgonjo, kaj estis la dua franca reĝo, kiu apartenis al la Valois-branĉo de la kapetida dinastio. Kune kun sia dua edzino Johana de Aŭvernjo, il estis oficiale kronita en Reims la 26-an de septembro 1350 fare de la ĉefepiskopo.

La reĝo Johano la 2-a estis kuraĝa kavaliro. Lia reĝado estis markita de gravaj financaj problemoj, de la Centjara milito, de la intrigoj de Karlo la Malbona (reĝo de Navaro) kaj de krizo en Parizo estrita de Étienne Marcel. La reĝo Eduardo la 3-a de Anglio profitis el tiuj tumultoj por sendi militekspedicion al Langvedoko kaj Gaskonjo en 1355.

Johano la Bona estis venkita kaj kaptita de la angloj la 19-an de septembro 1356 okaze de la batalo de Poitiers. Lin oni trude sendis al Londono. En 1360, la traktato de Brétigny liberigis lin por elaĉetmono de tri milionoj da oraj ekuoj (tio estas 11,64 tunoj da oro). Du el liaj filoj, Johano de Berry kaj Ludoviko de Napolo, devis anstataŭi lin en Londono por garantii la pagadon de la elaĉetmono. Ĉar unu el la du filoj sukcese fuĝis en 1363, Johano la Bona konformis al tiamaj honorleĝoj kaj revenis kiel kaptinto al Londono, kie li mortis en 1364.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy