John Archibald WHEELER (naskiĝis la 9-an de julio 1911 en Jacksonville, Florido; mortis la 13-an de aprilo 2008 en Hightstown, Nov-Ĵerzejo) estis usona teoria fizikisto. Laste li estis emerita profesoro ĉe la Universitato Princeton.
John Archibald Wheeler donis nomon al la nigra truo.
En 1996/1997 li estis premiita la Wolf-Premio pri Fiziko.
Li mortis 96-jara en sia domo en la usona ŝtato Nov-Ĵerzejo pro sekvoj de pneŭmonio.