Jozefo Justo Skaliĝero (* Agen, Lot-et-Garonne, en la 5-a de Aŭgusto 1540 - Lejdeno, en la 21-a de Januaro 1609) estis nederlanda eldonisto, tradukisto, humanisto, historiisto, hebreisto, helenisto, filologo, erudiciulo, religia movadulo kaj kalendara reformisto de franca deveno. Li estas ĉefe konata ĉar li ekspansiis la koncepton pri greka historio kaj antikva romia historio inkluzivante la persan, babilonian, judan kaj antikvan egiptan historion.