Judhispana lingvo | ||
Ladino - לאדינו | ||
dialektofamilio • lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Judaeo-Romance • Castilic | ||
Parolata en | Israelo, Nord-Afriko kaj Turkio | |
Parolantoj | 137 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 150.000 | |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | ne havas oficialan statuson | |
Reguligita de | Autoridad Nasionala del Ladino | |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | lad | |
ISO 639-3 | lad | |
Glottolog | ladi1251 | |
Angla nomo | Judaeo-Spanish | |
Franca nomo | judéo-espagnol | |
Vikipedio | ||
La judhispana lingvo estas varianto de la iberaj latinidaj lingvoj parolata de la sefardaj judoj. Aliaj nomoj estas: sefarda lingvo, Ladino (לאדינו) (sed oni ne konfuzu ĝin kun la ladina, varianto de la romanĉa lingvo), Judezmo (aŭ Ĝudezmo) aŭ ankaŭ Ĝudeo-Espanyol (גֻודֵיאֹו־אֵיסְפַּאנײֹול). La sefarda lingvo devenas el la malnova kastilia lingvo kaj estas parenca kun la hispana kaj portugala lingvoj.
Kiam la judoj estis eelpelitaj el Hispanio en 1492, ili elmigris en Nord-Afrikon kaj Osmanan Imperion. Parolinte origine la hispanan lingvon, la judoj tiam evoluigis sian lingvon aŭtonome, pliriĉigante ĝin per hebreaj vortoj el la precipe religia fako kaj vortoj de la ĉirkaŭa lingvo por la ĉiutaga uzado. La judhispana lingvo estas hodiaŭ precipe parolata en Israelo de centmil parolantoj tieaj, kun rapide malkreskanta lingvanaro.
Hodiaŭ oni uzas preskaŭ nur la latinan alfabeton, sed ekzistas ankaŭ skribsistemoj kun la hebrea kaj tre malofte la greka alfabeto. Ekzistas literaturo kaj riĉa muzika tradicio, ne nur populara. Diversaj muzikistoj kaj kantistoj el ĵazo kaj popo provas revivigi la judhispanan lingvon pere de sia muziko. La lingvo staras sur la listo de la endanĝerigitaj lingvoj de la UNESKO.