Julio Cezaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Konsulo de Romia Respubliko | |||||
Busto de Julio Cezaro (100-44.a.K.) en Nacia arkeologio muzeo en Napolo
| |||||
Regado | de 49 a.K. ĝis 44 a.K. | ||||
Ceteraj titoloj | Diktatoro | ||||
Persona informo | |||||
GAIVS IVLIVS CAESAR DIVVS IVLIVS | |||||
Naskonomo | CAIVS•IVLIVS•CAESAR•IV | ||||
Naskiĝo | 12-a de julio 100 a.K. en Romo | ||||
Morto | 15-a de marto 44 a.K. en Romo | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Hemoragio vd | ||||
Mortigita de | Publio Servilio Kaska • Decimo Junio Bruto Albino • Lucio Tilio Cimbro • Kajo Kasio Longino • Marko Bruto vd | ||||
Tombo | Romo | ||||
Religio | Romia religio vd | ||||
Lingvoj | latina • antikva greka vd | ||||
Loĝloko | Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Partio | populares (en) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Julioj-Cezaroj • Julia-Klaŭdia dinastio vd | ||||
Patro | Gaius Iulius Cæsar | ||||
Patrino | Aurelia Cotta | ||||
Gefratoj | Julia Major (en) kaj Juliino la Juna vd | ||||
Edz(in)o | Cornelia Cinna minor 84 a.K. – 68 a.K. Pompeia 68 a.K. – 63 a.K. Calpurnia Pisonis 59 a.K. – 44 a.K. | ||||
Amkunulo | Servilia (mul) Pomponia (en) Sempronia (mul) Clodia (mul) Mamurra (mul) Postumia (en) Nikomedo la 4-a Postumia (en) Cossutia (en) Kleopatro (la 7-a) Lollia (en) Tertulla (en) Mucia Tertia (en) Eunoë (en) Nysa (en) vd | ||||
Infanoj | Julia Caesarion Aŭgusto Cezaro | ||||
Parencoj | vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oratoro ancient Roman military personnel (en) Romia politikisto politikisto militestro verkisto Romia pastro Ancient Roman historian (en) poeto memuaristo reganto historiisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | De Bello Gallico ❦ Commentarii de bello civili vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Julio Cezaro (latine ĉe naskiĝo: CAIVS•IVLIVS•CAESAR•IV, ĉe morto: IMPERATOR•CAIVS•IVLIVS•CAESAR•DIVVS, je plena nomo Gaius Iulius Caesar [GAjus JUlius KAJsar], esperante Kajo Julio Cezaro; naskiĝis la 12-an aŭ 13-an de julio 100 a.K. en Romo, mortis la 15-an de marto 44 a.K.[1] samloke) estis romia militestro kaj politikisto kaj unu el la plej potencaj homoj de la antikva historio. Li ludis gravan rolon en la procedo de la malapero de la romia respubliko kaj ĝia transformo, kiel deantaŭe, al monarkio.
Komence de sia kariero li kun Kraso kaj Pompeo kreis la unuan triumviraron, kiu dum pluraj jaroj dominis la romian politikon. Lia aparta destino markis la romian mondon kaj la universalan historion: ambicia kaj brila, li apogis sin al la "plebanoj" por grimpi la politikan ŝtuparon; stratego kaj taktikisto lerta li antaŭenpuŝis la romiajn landlimojn ĝis la rivero Rejno kaj la Atlantiko konkerinte Gaŭlujon, poste li utiligis siajn trupojn por akiri la kontrolon de la ŝtato. Sekve li nomumis sin mem dumviva diktatoro kaj ekis ampleksajn reformojn de la romiaj socio kaj konstitucio.
En la jaro 44 a.K. li estis murdita en atenco pro konspiro de senatanoj, esperantaj restarigon de la respubliko. Sed ilia ago nur startis novan cirklon de enlandaj militoj, kies fina venkinto, nome la adoptita filo de Cezaro Oktavo, sekve oficialigis la Romian Imperion.
En 42 a.K., du jarojn post la murdo de Cezaro, la senato proklamis lin oficiale kiel unu el la romiaj dioj.
Multo el la vivo de Cezaro estas konata el liaj propraj libroj Komentarioj pri la gaŭlia milito kaj Komentoj pri la enlanda milito, kiuj ankoraŭ nuntempe estas ofte legataj.