Justyna Kowalczyk

Justyna Kowalczyk
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1983 (1983-01-19) (41-jaraĝa)
en Limanowa
Lingvoj polarusa
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Jerzy Kukuczka Academy of Physical Education in Katowice (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Justyna Kowalczyk
Familio
Edz(in)o Kacper Tekieli (en) Traduki (2020–2023) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo skikuristo
cross-country skiing coach (en) Traduki
sports official (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Justyna Maria Kowalczyk

Justyna Maria KOWALCZYK-TEKIELI (naskiĝis la 19-an de januaro 1983 en Limanowa) estas pola skikuristino, majstrino kaj plurmedalistino olimpika kaj mondĉampiona, kvarfoja gajnintino de Pokalo de la Mondo en skikurado. Krom finna kuristino Marjo Matikainen akiris la Mond-Pokalon trifoje laŭvice. Unusola konkursantino, kiu kvarfoje laŭvice gajnis prestiĝan ciklon Tour de Ski. Venkintino de la 91-a Vasa-kuro. Dank' al akiro de 2 oraj, kaj sume de 5 olimpikaj medaloj ŝi estas la plej eminenta pola sportisto en la historio de Vintraj Olimpikoj kaj la tria post Robert Korzeniowski kaj Irena Szewińska de la someraj kaj vintraj olimpikoj. Diplomitino de AWF (Akademio pri Korpa Edukado) je la nomo de Jerzy Kukuczka en Katowice. Ŝi estas doktorino de sciencoj pri korpa kulturo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy