KAM-fotosintezo

KAM-plantoj (aŭ angle CAM el Crassulacean Acid Metabolism (Krasulaca Acida Metabolismo) havas specifan formon la fiksado de la karbona dioksido (CO2), kiu similas al la C4-fotosintezo, sed adaptiĝis al pli seka medio. Ĉe tiuj plantoj, la CO2-akcepto kaj fiksado estas dividita en tempo disde la CO2-asimilado en la fotosintezo. Per helpo de KAM, tiuj plantoj povas nokte CO2 kemie fiksi kaj dumtage uzi tiujn rezervojn. La avantaĝo de KAM-meĥanismo estas, ke la plantoj ne bezonas halti malfermita la stomojn dum varmega tago, por havi CO2 en sufiĉa kvanto, tiel la planto perdas grave malpli da akvo per transpirado. La KAM-plantoj estas ĉiam sukulentoj; konataj reprezentantoj estas la kaktacoj, la ananaso, kalanĥo, sed ankaŭ Sedum- kaj Sempervivum-specioj. La KAM-fotosintezo estis nomata laŭ la familio de krasulacoj, en kies specioj tiu fotosintezo ofte aperas kaj estis tie malkovrita, priskribita.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy