Kafarnao

Kafarnao

Koordinatoj32° 52′ 52″ N, 35° 34′ 30″ O (mapo)32.88111111111135.575Koordinatoj: 32° 52′ 52″ N, 35° 34′ 30″ O (mapo)
Akvokolektejo1 728 km² (172 800 ha) [+]
Areo1 728 km² (172 800 ha) [+]

Estiĝo2-a jarcento a.K.E.
HorzonoIsraela Norma Horzono [+]

Kafarnao (Israelo Norda)
Kafarnao (Israelo Norda)
DEC

Map
Kafarnao
Vikimedia Komunejo:  Capernaum [+]
vdr
sinagogo en Kafarnao el la 3-a aŭ 4-a jarcento
detalo de la ĉi-supra sinagogo

Kafarnao - en diversaj lingvoj latinliterigata ankaŭ Kafarnaum, Kapernaum[1] kaj Kapharnaum (hebree כְפַר נָחוּם, Kfar Naĥum, signifante „vilaĝo de Naĥum“) estis vilaĝo de fiŝistoj en la regiono Galileo en la nordo de Izraelo. Ĝi situis ĉe la norda bordo de la lago Kineret, proksimume 2,5 kilometrojn oriente de la loĝloko Tabgha kaj 15 kilometrojn norde de la urbo Tiberiado, flanke de la romia vojo Via Maris ("mara vojo").

En la Nova Testamento la loko menciiĝas plurloke kiel agejo de Jesuo Kristo. Proksime ankaŭ lokiĝis la monto, sur kiu li faris sian Surmontan Paroladon.

  1. Kapernaum ankaŭ en la esperantlingva Londona Biblio de 1926 estas la nomo de la loko (eldono de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo Londono kun la Nacia Biblia Societo de Skotlando en Edinburgo)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy