Kajto

Tiu ĉi artikolo temas pri la flugantaj kajtoj. Pri la muzikgrupo aŭ pri la kvarlatero vidu la artikolojn Kajto (muzikgrupo) respektive Kajto (geometrio).
Giganta kajto flugante dum la Jokajŝi festivalo kiu okazas la 4-a dimanĉo de majo en Ŝiga, Japanio
kajto en formo de verda stelo

Kajto estas objekto kiu flugas per kontraŭado al la forto de la vento kun la streĉo de fiksita ŝnureto, kies alia fino estas tenata enmane.

Kajto tipe konsistas el unu aŭ pluraj sparoj (stangoj), kiuj tenas velon streĉita. Tradiciaj kajtoj uzas bambuon, rotangon aŭ alian fortan sed fleksan lignon por la sparoj, kaj paperon aŭ malpezan teksaĵon kiel silkon por la veloj. Modernaj kajtoj ofte fariĝas el sintezaj materialoj, kiel nilono por la veloj kaj vitrofibrokarbona fibro por la sparoj.

Kajtoflugado estas populara ŝatokupo en multaj landoj, kiel Japanio, Barato kaj Tajlando. En tiuj kaj aliaj landoj, okazas 'kajtaj bataloj', en kiuj multaj homoj amasiĝas kaj flugas kajtojn kaj penas kroĉi aŭ tranĉi malsupren la kajtojn unu de la alia. En Brazilo por bataloj de kajtoj oni uzas gluaĵo kun muelita vitro en linio, nomita cerol (/serol/) kiu estas sufiĉe akra por tranĉi homan kolon kaj disigi kapon el la korpo. Multaj homoj estas mortigitaj de kajtbatalantoj en Brazilo. La uzo de cerol estas leĝe malpermesata ekde 1986, malgraŭ tio, neniu partoprenas en kajtbatalojn en Brazilo sen "cerol", kaj ĉiuj jaroj multaj homoj mortas.

Kajtoj ankaŭ havas praktikaj uzoj, ĉefe en komunikado. En Brazilo, ĉefe en Rio-de-Ĵanejro oni uzas kajtojn por interkomuniko, ĉefe de banditoj por kontroli movojn de policanojn. Tiu moro estas centjara en Brazilo. La fuĝitaj sklavoj komunikiĝis per kajtoj.

Kajtoflugado radikas en la disvolviĝo de papero en frua Ĉinio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy