Kaldrono

pendigita kaldrono en kuirejo en la 18-a jarcento

Kaldrono estas granda metala vazo por kuiri, boligi. Oni pendigas ĝin super la fajron per ĉenoj (alfiksita sur kaldronstablo kaj fine havante hakilon) kaj - kiel la foto montras - per segila tenilo. La alton super la fajro oni povas konvene reguli per ŝanĝo de hakil-lokumo sur la segilo aŭ sur la ĉenoj.

Ĝi estas ŝatata en multaj landoj por kuiri en ĝi viandaĵojn sub la libera ĉielo.

Laŭ Francisko Azorín Kaldrono estas Granda metalvazo por kuiri, boligi, funkciigi vapormaŝinon, aŭ por centra hejtado, k.c.[1] Do li kunigas la signifojn de kaldrono kaj vaporkaldrono. Li indikas etimologion el la latina caldaria, el caldus (varma).[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 100.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy