Kalikrato | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 2000 en Antikva Ateno |
Morto | en Antikva Ateno |
Lingvoj | antikva greka |
Ŝtataneco | Antikva Ateno |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Partenono |
Kalikrato (en greka Καλλικράτης, Kallikratēs) estis antikva greka arkitekto aktiva en la mezo de la 5a jarcento a.K. Li kun Iktino estis arkitekto de la Partenono (Plutarko, Periklo, 13).[1] Surskribaĵo identigas lin kiel arkitekto de la Templo de Atena Nike sur la Akropolo (IG I3 35). Tiu templo estas ĉu la amfiprostilo de la Templo de Atena Nike nune videbla surloke[2] aŭ malgrand-skala antaŭaĵo (naiskos) kies restoj estis trovitaj ĉe la postaj fundamentoj de la templo.[3] Surskribaĵo identigas Kalikraton kiel unu el la arkitektoj de la klasika ĉirkaŭmuro de la Akropolo (IG I3 45), kaj Plutarko krome asertas, ke li dungiĝis por konstrui la Mezan el la tri enormajn murojn kiuj ligis Atenon kaj Pireo.