Kalpurnio Sicilia

Kalpurnio Sicilia
Persona informo
Naskiĝo
en Romo
Morto
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kalpurnio Sicilia (latine: Titus Calpurnius Siculus) estis romia poeto vivante en la 1-a jarcento p.K. dum la regado de Nerono.

Ekster aludoj enverkaj nenio konatas pri la vivo de Kalpurnio. Konserviĝis sep eklogoj bukolikaj imitante la aĵojn de Vergilio. Kiel ĉe Vergilio kelkaj eklogoj (2., 3., 5. kaj 6.) rakontas scenojn el idealigita paŝtista vivo, dume aliaj (1., 4. kaj 7.) enhavas politikajn temojn. Konkrete laŭdoj pri la bonega regado nerona. Ĉar laŭdire revenos danke al li oraj epokoj de eterna paco (kp. la kvaran eklogon de Vergilio).

Aperas ankaŭ mecenato nome Melibeo (tradicia paŝtista nomo) kiun kelkaj sciencistoj interpretis kiel la konsulon Gajo Kalpurio Piso, kiu pli malfrue gvidis kontraŭneronan komploton. Similaj literaturaj glorioj pri la juna Nerono troviĝas ankaŭ en la satiro Apocolocyntosis de Seneko la Juna kaj la verko poemoj el Einsiedeln de aninimulo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy