Kamjansko (ukraineКам'янське, prononco [KamJANske], inter la jaroj 1936 kaj 2016 nomita Dniprodzerĵinsk[1][2], ukraine Дніпродзержинськ) estas grandurbo en Ukrainio, apartenanta al la Dnipropetrovska provinco (ekde 2019 teorie Siĉeslava provinco). Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 226 845 loĝantoj sur areo de 138 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 644 loĝantoj/km².