Kamomilo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kamomilo
Kamomilo
Kamomilo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Matricaria
Specio: M. recutita
Matricaria recutita
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ordinarakuraca kamomilo aŭ simple kamomilo (scienca nomo Matricaria recutita L.; aliaj nomoj uzitaj Matricaria chamomilla auct., Chamomilla recutita (L.) Rauschert) estas plantospecio el la familio asteracoj, ĝi ankaŭ nomiĝas vera kamomilo por facile distingi ĝin inter la aliaj kamomiloj.

Kamomilo estas unujara, saltolera kuracplanto, kiu disvastiĝis kiel promenherbo de tritiko en tuta Eŭropo kaj poste en norda Ameriko kaj Aŭstralio.

Kamomilo estas unu el la plej konataj kuracplantoj: ĝian kuracefikon oni konis jam en la antikvaj Egiptio kaj Grekio. Ĝi aperas en verkoj de Plinio kaj Dioskorido kiel plej grava kuracherbo, greke χαμαίμηλον (ĥamaimelon), latine chamaemelon.

floranta kamomilo

En herbokuracado, infuzaĵo de sekigitaj floraroj de kamomilo estas uzata kiel trankviliga, kontraŭspasma, stomakfortiga, digesthelpa, ŝvitiga kaj malinfekta trinkaĵo. Oni uzas ĝin ankaŭ por trankviliga okulkovrado, gorĝogargaro kaj fortigo de gingivo.

Sekigita kamomila infloresko entenas 0,4–1,5 % da vaporiĝemaj oleoj, kies ĉefa komponanto estas azuleno. Krome, troviĝas en ĝi la senspasmiga apigenin-kolino kaj aldone eĉ glikozidoj, tanacido, amaraĵo, diversaj acidoj, polisaĥaridoj, C-vitamino kaj flavonoidoj.

La koloro de kamomila oleo - depende de kvanto de la senkolora prokamazuleno (matricino) en la infloresko - estas malhelblua, verdeta aŭ bruneta. La prokamazuleno transformiĝas je distiloinfuzo al blua kamazuleno, kiu estas la plej grava kontraŭinflama efikaĵo de kamomilo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy