Kanada Kosma Agentejo

Kanada Kosma Agentejo
emblemo
kosmo-esplora registara organizaĵo
Canadian federal department or agency (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de marto 1989 vd
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Longejlo
Membro de Inter-Organizaĵa Kosmoruba Kunordiga Komitato
Konsulta Komitato por Kosmodatensistemoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Kanada Kosma Agentejo (angle Canadian Space Agency, akronime CSA), aŭ (france Agence spatiale canadienne, akronime ASC), estas la ŝtata agentejo kiu respondecas pri la kanada kosma programo. Ĝi estis fondita en marto 1989. La ĉefo (CEO) de ĉi tiu organizo estas la Prezidento, kiu raportas al la industria ministro.

La sidejo de la agentejo troviĝas ĉe John H. Chapman kosmocentro en Saint-Hubert, Kebekio. La agentejo ankaŭ havas oficejon en Otavo, Ontario ĉe la David Florida Laboratorio (kiu estas ĉefe porinĝenierada instalaĵo), kaj malgrandajn interrilatajn oficejojn en Usono ĉe Vaŝingtono, Houston (Teksaso) kaj Cape Canaveral (Florido); kaj en Francio ĉe Parizo.

La agentejo estas relative malgranda, kun nur 575 laborantoj. La plejmulto laboras en John H. Chapman kosmocentro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy