Kandombleo

Kandombleo
religio • rito
Ifa-oraklo
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
Ifa-oraklo
vdr
Mãe Aninha - Iálorixá de la templo Ilê Axé Opó Afonjá en Salvador da Bahia

Kandombleo (Candomblé) estas afrik-devena brazila religio, kiu estas praktikata precipe en Brazilo, sed ankaŭ en najbaraj landoj. Ĉi tiu kredo venis al Brazilo el Afriko; ĝi estis kunportita de afrikaj pastroj, kiuj estis alportataj kiel sklavoj el diversaj regionoj de Afriko fine de la 15-a ĝis meze de la 18-a jarcento.

Komence, Kandombleo estis malpermesata fare de la Katolika Eklezio kaj nur praktikata fare de sklavoj; iuj registaroj ĝin eĉ persekutis. Tamen ĝi transvivis pli ol kvar jarcentojn kaj rimarkinde disvastiĝis ekde la fino de sklaveco.

Nuntempe ĝi estas establita kaj pleje rekonata religio, kun anoj en ĉiuj klasoj de la socio kaj dekmiloj da temploj. En aktualaj enketoj, pli ol 2 milionoj da brazilanoj deklaris Kandombleon sia religio (tio estas ĉirkaŭ 1,5 % de la tuta enloĝantaro).

En brazila kulturo, malsamaj religioj ne ekskluzivas unu-la-alian; multaj homoj kun aliaj kredoj - laŭ iuj afrik-brazilaj kultur-organizoj ĝis 70 milionoj - kutime aŭ temp-al-tempe partoprenas Kandomble-ritualojn. Gedioj, ritualoj kaj festotagoj de Kandombleo estas grava parto de la brazila folkloro.

Oni distingu Kandombleon disde Umbando kaj Kimbando. Tiuj estas aliaj afrik-brazilaj religioj kun simila deveno. Same, Kandombleo estas malsama ol la aliaj afrik-devenaj religioj en Ameriko, kiel Voduno en Haitio, Santerio en KuboObeao. Ili disvolviĝis sendepende de ĝi kaj estas apenaŭ konataj en Brazilo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy