Kanibalismo

Kanibalismo estas manĝado de samspecia estulo. Eblas do paroli pri kanibalismo inter leonoj, krokodiloj kaj eĉ leporoj.

Plej ofte, kanibalismo estas uzata kiel sinonimo de antropofagio, t. e. manĝado de homa korpo fare de aliaj homoj, kvankam antropofagio nepre havas ritualan aspekton. Kanibalismo povas esti simpla krimo de freneza homo, kiel okazas kelkfoje en okcidentaj landoj; povas esti krizokazo (pro ekstrema malsato), kiel en aviadilfalo en Peruo en 1972, en Sovetunio dum militkomunismo kaj aliaj; fine ĝi povas esti antropologia fakto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy