Kansaja internacia flughaveno

Satelita foto pri la flughaveno (insulo sube dekstre) en Golfo de Osako. La Flughaveno Kobe estos konstruata sur la nekompleta insulo, meze en la foto. Centro de Osako videblas supre dekstre.

La Kansaja Internacia Flughaveno (japane 関西国際空港) estas japana flughaveno en regiono Kinki en Japanio. Ĝi situas parte en la japana prefektujo Osaka, parte en Prefektujo Vakajama, 5 km antaŭ la marbordo, sur artefarita insulo en la maro. Ĝia IATA-flughavena kodo estas KIX, la ICAO-flughavena kodo estas RJBB.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy