Kansasurbo (angleKansas City) en Misurio estas urbo ĉe la kunfluejo de Misuro kaj rivero Kansaso. Ĝi situas kontraŭ Kansasurbo en Kansaso, aliflanke de Misuro. Laŭ la censo de 2000 ĝi havis 441.545 loĝantojn kaj per tio estas la plej granda urbo en Misurio. Ĝi okupas partojn de kvar konteoj: Jackson, Clay, Platte kaj Cass.
La du samnomaj urboj kaj ilia ĉirkaŭaĵo konsistigas la duŝtatan Kansasurban Aglomeraĵon kun pli ol 1,8 milionoj da loĝantoj.