Kantono Madison (Iovao)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: kantono Madison
kantono Madison (Iovao)
Mapo
Mapo de Iovao kun kantono Madison emfazita
Situo en Iovao
Situo de Iovao en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1846
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Iovao
Ĉefurbo Winterset
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
1456 km²
1453 km²
3 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

16 548
11 / km²
Horzono: UTC-6, somere UTC-5
Retejo: http://www.madisoncoia.us
Nomita laŭ: James Madison
vdr

La kantono Madison - angle Madison County - estas kantono de Usono en la subŝtato Iovao (Iowa). La administra centro estas la urbo Winterset. La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1845. Ĝi havas sian nomon laŭ la eksa usona prezidento James Madison.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 16 548 personoj sur areo de 1 456 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km². El la areo, 1453 kvadrataj kilometroj estas tero kaj 3 akvo. La teritorio havas komunan limon kun Kantono Dallas, Kantono Union, Kantono Clarke, kantono Adair, Kantono Warren, kantono Guthrie kaj Kantono Polk.

Tiu kantono estas fama ĉar tie naskiĝis la fama aktoro John Wayne kaj ĉar estas multaj kovritaj pontoj. Tiuj pontoj aperas en la romano The Bridges of Madison County (La Pontoj de Kantono Madison) de 1992 kaj en la samnoma filmo de 1995.

la turo Clark

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in