Kantoraro

Nuntempa kantoraro

Kantoraro estas la nomo por muzikistaro, kiun estras kantoro. Ĝi estas plejofte paroĥa ĥoro, sed foje ankaŭ koncertĥoro.

La burĝaj kantoraroj de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj evoluis el antaŭreformaciaj asocioj. Ĉefa tasko de la kantoraroj estis la kantado dum la diservo. Krom tio ili kantis je geedziĝaj kaj funebraj solenaĵoj de siaj membroj. En malgrandaj urboj de la 16-a jarcento nur la fondado de kantoraro ebligis prezentadon de plurvoca eklezia muziko. Krom tio ankaŭ je lernejoj ekzistis kantoraroj, konsistantaj el lernejoj, subtenataj fare de instruistoj, iamaj membroj kaj urbofajfistoj.

Ĉe protestantaj, sed foje ankaŭ ĉe katolikaj kortegoj oni nomis la memstariĝintan grupon de kantistoj kaj instrumentistoj kantoraro – kontraste al la kapelo, kiu konsistis el dungitoj.

Post kiam la nomo kantoraro ekstermodiĝis dumpase de la tempo, pro la eklezimuzika renovigomovado plioftiĝis por evangelaj paroĥaj ĥoroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy