Kardinalo

Tiu ĉi artikolo estas pri ekleziaj altranguloj. Pri aliaj signifoj vidu Kardinalo (apartigilo)


Vestaro de kardinalo.

Kardinalo (el la latina lingvo Cardinalis, t. e., "Ĉefa") estas la plej alta religia rangotitolo en la katolika eklezio, kiun la papo povas atribui.

Komence, oni nomis kardinalo ĉiujn pastrojn de diocezo de Romo, hodiaŭ kardinaloj estas la episkopoj de ĉefaj episkopujoj en la mondo, sed ankaŭ ili ricevas "titolan" kirkon en Romo. Sed patriarkoj de orientaj katolikaj eklezioj, kiuj estas kardinaloj, ne ricevas titolan kirkon.

Kardinaloj havas specialan respondecon en la gvidado de la eklezio kaj estas (ĝis aĝo de 80 jaroj) rajtigitaj partopreni la elekton de la papo. Antaŭ (1970), ne estis tiu aĝlimo, kiu estis kreita de Paŭlo la 6-a.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy