Karlo Maria Isidro de Burbono aŭ en la hispana origine Carlos María Isidro Benito de Borbón y Borbón-Parma (naskiĝis la 29-an de marto 1788 en Madrido; mortis la 10-an de marto 1855 en Triesto), grafo de Molina kaj infanto de Hispanio, estis la unua pretendanto karlista al la hispana trono, laŭ la nomo de Carlos V (Karlo la 5-a) kontraŭ la leĝaj heredorajtoj de sia nevino Isabel. Li estis la dua filo de Karlo la 4-a kaj Maria Luiza de Parma kaj frato de Fernando la 7-a. Li estis konata ankaŭ kiel Don Carlos.
Lia pretendo al la trono de Hispanio estis la komenco de la Unua Karlisma Milito.