Karmanoro

Karmanoro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo pastro
Kunulo Demetra
Infanoj Eŭbuleo • Chrysothemis
vdr

Laŭ la helena mitologio, Karmanoro (el la greka Καρμάνωρ, «la tondisto») estis kreta duondio rilatanta al rikoltado; fakte lia nomo devenas el la vortoj keiro (tondi, tranĉi) kaj karma (razita, tondita). Li estis la Senjoro de Tarro, kaj la kreta partnero de la diino Demetro,[1] kun kiu li havis du gefilojn nomiĝintajn Eŭbulo,[2][3] patrono de plugado, kaj Krizotemiso, duondiino de la rikoltaj festivaloj.[4]

Apolono kaj Pitono, laŭ pentraĵo de Peter Paul Rubens (1636-38). Apolono vojaĝis al Kreto por ke Karmanoro senpekigu lin de tiu sakrilegia murdo.

Lia nepino, kiu havis similajn kapablojn, funkciojn kaj nom-originon, nomiĝis Karmo. Fakte, la vorto Karmanoro eble temas pri simpla referenco al ŝi, kun la signifo «la viro de Karmo», epiteto kun la vira sufikso -or[5] por priskribi lian rolon. Tamen, Walter Burkert asertis ke "tiu nomo ŝajnas ne esti greka",[6] kaj Robert Graves tradukas ĝin kiel «Servisto de la diino Luno».[7]

La atributoj kaj kultado de Karmanoro estis tre similaj al tiuj, de la preskaŭ identaj figuroj Jakĥo kaj Jasiono, samotraka parulo de Demetro kiun Heziodo lokigas en Kreto. Verŝajne estis Karmanoro tiu, kiu senpekigis Apolonon post kiam tiu lasta mortigis la drakajnon Pitono en la sakrala templo en Delfo. La dio profitis sian ĉeeston en la palaco de Karmenoro en Tarro por delogi la nimfon Akakaliso, kromnomata La Narciso. La plimulto de la versioj konsideras ŝin filino de la reĝo Minoso, kaj do patrina parenco de Karmanoro, kvankam laŭ aliaj ŝi estis plia filino de Karmanoro mem. El Apolono, ŝi naskis Filacidon kaj Filanderon.[8]

Laŭ kelkaj versioj, ankaŭ Artemiso, kiu akompanis sian fraton en serĉado de purigo,[9] estis senpekigita de Karmanoro en Tarro,[10] ĉar la unuan lokon kien ili iris, Agila, ne kontentigis Apolonon.[11]

  1. Károly Kerényi 1970, paĝ. 412.
  2. Diodoro Sicila, Historia biblioteko, 5.76.3.
  3. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 2.30.3.
  4. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.7.2.
  5. Oni komparu ĝin kun pliaj personaj nomoj kiaj Antenoro, ekzemple.
  6. Walter Burkert, The Orientalizing Revolution: Near Eastern Influence on Greek Culture in the Early Archaic Age Harvard University Press (1992:63). Pri la radiko krm kiel okcident-ŝemida vorto por «vitejo» konsultu Stanislav Segert, A Basic Grammar of the Ugaritic Language, s.v. "krm", kompare kun la hebrea, siria kaj araba lingvoj.
  7. Robert Graves, The Greek Myths, enhavo-tavelo.
  8. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 10.16.5.
  9. Eliano, Varia historia, 3.1.
  10. Pierre Grimal, Dictionnaire de la mythologie grecque et romaine, s.v. Carmanor.
  11. Robert Graves, The Greek Myths, 21.b.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in