Karnovoruloj

Leono manĝanta viandon.
La muŝkaptulo, bone konata karnovora planto.

Karnovorulo signife 'karnomanĝanto' aŭ 'karnomanĝulo' (en latino, caro signifas 'viando' aŭ 'karno' kaj vorare signifas 'vori') estas organismo kiu atingas sian energion kaj nutropostulojn el dieto konsistanta ĉefe aŭ nur el animala histo, ĉu pere de predadokadavromanĝado.[1][2] Animaloj kiuj dependas nur el animala viando por siaj nutropostuloj estas nomataj nepraj karnovoruloj dum tiuj kiuj ankaŭ konsumas ne-animalan manĝon estas nomataj nenepraj karnovoruloj.[2] Ankaŭ ĉiomanĝantoj konsumas kaj animalan kaj ne-animalan manĝon, kaj krom la plej ĝenerala difino, ne estas klara difinita proporcio de planta respektive al animala materialo kiu distingu nenepran karnovorulon el ĉiomanĝanto.[2] Karnovorulo kiu staras pinte de la manĝoĉeno ricevas la terminon de pinta predanto.

Plantoj kiuj kaptas kaj digestas insektojn (kaj, foje, aliajn malgrandajn animalojn) estas nomataj karnovoraj plantoj. Simile, fungoj kiuj kaptas mikroskopajn animalojn estas ofte nomataj karnovoraj fungoj.

  1. Nutrient Requirements: Carnivores. Duane E. Ullrey. Encyclopedia of Animal Science.
  2. 2,0 2,1 2,2 Mammals: Carnivores. Duane E. Ullrey. Encyclopedia of Animal Science.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy