Kartvelio

Kartvelio
საქართველო
Sakartvelo

Flago de Kartvelio

Blazono de Kartvelio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Tavisupleba (თავისუფლება) - Libereco
Lokigo
suverena ŝtato (1991–)
Respublikoj de Sovetunio (1921–1991)
unueca ŝtato
lando
jurŝtato
plurkontinenta lando
respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tbiliso (1.2 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) kartvela lingvo, abĥaza lingvo
Uzata(j) lingvo(j) kartvela, en Abĥazio ankaŭ la abĥaza
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksaj kristanoj 84%, islamanoj 9%, armenaj gregorianoj 5%, katolikoj 2%
Areo 69 700 km²
- % de akvo ? % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Loĝantaro 3 717 100 (2017)
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Horzono +4
Interreta domajno ge
Landokodo GEO
Telefona kodo 995
Plej alta punkto Shkhara
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Ŝtatestro prezidanto Salome Zurabiŝvili
Ĉefministro Irakli Kobaĥidze
Nacia tago 26-a de majo (tago de restaŭro de ŝtateco en 1918)
Sendependiĝo 26-a de majo 1918 de Rusa Imperio, 9-a de aprilo 1991 de Sovetunio
Ekonomio
Valuto Kartvela lario (=100 tetroj) (GEL)
vdr

KartvelioKartvelujo (kartvele საქართველო, Sakartvelo, latine Georgia kaj per simila vortoradiko nomata en multaj okcidentaj lingvoj, abĥaze Қырҭтәыла, Kirtteila, armene Վրաստան, Vrastan, pliaj notoj pri la diverslingvaj landonomoj sube) estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Kaŭkazio en la ekstrema sud-oriento de Eŭropo, ĉe la geografia limo inter Eŭropo kaj Azio, historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberio (aŭ Kartli) kaj Kolĥido (Kolĥeti), kaj hejmo de kartveloj. Okcidente ĝin limas la Nigra Maro, norde Rusio, sude Turkio kaj Armenio kaj sudoriente Azerbajĝano. La ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la lando estas Tbiliso. Laŭ la stato de 2017 en la ŝtato vivis 3 717 100 loĝantoj sur areo de 69 700 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km². Kartvelio estas unitara, parlamenta respubliko kies registaro estas elektita tra reprezenta demokratio.

Dum la klasika periodo, en la moderna teritorio de Kartvelio formiĝis sendependaj reĝlandoj de Kolĥido kaj Iberio. Kartveloj oficiale adoptis Kristanismon komence de la 4-a jarcento kiam la reĝo de Iberio deklaris ĝin oficiala ŝtata religio. Unuiĝinta Kartvela Reĝlando atingis sian pinton de politika kaj kultur-ekonomia potenco dum la regado de Davido la 4-a (konata kiel La Konstruanto) kaj Reĝino Tamara ekde la 12-a ĝis la frua 13-a jarcentoj. Post tio, la reĝlando subiĝis al hegemonio de novaperintaj regionaj invadistoj, nome la mongoloj, la otomanoj kaj la persoj kaj dissolviĝis en diversaj kartvelaj reĝlandetoj kaj princlandoj. Eventuale, fine de la 18-a jarcento, la orientkartvela reĝlando de Kartl-Kaĥetio, serĉante protekton kontraŭ siaj islamaj malamikoj, formis aliancan traktaton kun Rusia Imperio ĉefe pro religiaj motivoj kiujn la kartvela reĝo konsideris avantaĝo por estontaj rilatoj, sed neglektante la kondiĉojn de la protekta traktato Rusio tute nuligis la kartvelan reĝan dinastion kaj rekte aneksis la landon en 1801; aneksado de la ceteraj okcidentkartvelaj reĝlandoj kaj princlandoj daŭris ĝis la mezo de la 19-a jarcento.[1] Post la Rusia revolucio de 1917 Kartvelio regajnis sian sendependecon kaj establis demokratian respublikon sub socialdemokratiaj menŝevikoj en 1918.[2] Malgraŭ la internacia agnosko de la novnaskita respubliko fare de la Ligo de Nacioj kaj mem Soveta Rusio, Kartvelio estis invadita de la Ruĝa Armeo en 1921 kaj aneksita al novdeklarita Sovetunio en 1922 kiel Kartvela Soveta Socialisma Respubliko ene de Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko.

Porsendependiĝa movado gvidis la landon al eventuala eliro kaj deklaro de regajno de sendependeco de Sovetunio en Aprilo 1991. Dum la sekva jardeko post la sendependiĝo, Kartvelio suferis de forta ekonomia krizo kaj intercivita milito inkluzive de militaj konfliktoj kun separatismaj etnaj minoritatoj en Abĥazio kaj Sud-Osetio kiujn sekvis severa etna purigado de kartveloj el ambaŭ provincoj. Post la paca Roza Revolucio en 2003, Kartvelio deklaris firman por-Okcidentan geopolitikan celon, por ke la lando integriĝu en diversaj okcidentaj organizaĵoj kiel NATO kaj Eŭropa Unio, kaj ĝi enkondukis plurajn demokratiigajn reformojn por fortigi ŝtatajn instituciojn kaj eliri el la post-sovetia stagnado. La por-Okcidenta geopolitika orientiĝo de Kartvelio baldaŭ iĝis obstaklo por Rusio[3] kaj rezultis je malboniĝo de rilatoj inter la du landoj, kiu eventuale kulminis je rusa-kartvela milito en 2008.

Kartvelio membras en UNO, Konsilio de Eŭropo, GUAM, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Ĝi enhavas du mem-deklaritajn separatismajn regionojn - Abĥazion kaj Sud-Osetion kiuj ekhavis limigitan internacian agnoskon helpe de Rusio post la milito en 2008. Kartvelio kaj la absoluta plejmulto de la internacia komunumo konsideras la du regionojn kiel suverena parto de Kartvelio sub kontraŭleĝa milita okupado de Rusio.[4]

  1. Georgia under Russian Imperial Rule
  2. The Experiment: Georgia’s Forgotten Revolution 1918-1921
  3. NATO enlargement and Russia: myths and realities
  4. Law of Georgia on Occupied Territories

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in