Kastilio kaj Leono

Kastilio kaj Leono
hispane Castilla y León
aŭtonoma komunumo
Valadolido
  flago
  blazono
Oficiala nomo: Castilla y León
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Kastilio kaj Leono
Provincoj
Historiaj regionoj
Montaroj Ibera montaro, Kastilia montaro, Leona montaro
Najbaras kun
Kelkaj urboj
Riveroj
Situo Valadolido
 - alteco 698 m s. m.
Ĉefurbo Valadolido
 - koordinatoj 41° 38′ 00″ N 04° 43′ 00″ U / 41.63333 °N, 4.71667 °U / 41.63333; -4.71667 (mapo)
Areo 94,223 km² (9 422,3 ha)
Loĝantaro 2 383 139 loĝantoj (2021)
Denseco 25 loĝ./km²
Aŭtonomeco 2-a de marto 1983
Ĉefulo Alfonso Fernando Fernández Mañueco

(ekde 11-a de julio 2019)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-CL
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Situo de Valadolido enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio kaj Leono enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio kaj Leono enkadre de Hispanio
Situo de Kastilio kaj Leono enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Castile and León
Retpaĝo: www.jcyl.es
Map

Kastilio kaj Leono estas hispana aŭtonoma komunumo (regiono). Ties areo estas de 94 226 km2[1] kaj ĝi havis 2 394 918 loĝantojn en 2020.[2] Ĝi konsistas el la provincoj Avilo (Ávila), Burgoso (Burgos), Leono (León), Palencio (Palencia), Salamanko (Salamanca), Segovio (Segovia), Sorio (Soria), Valadolido (Valladolid), kaj Zamoro (Zamora).

Ĝi estas la hispana aŭtonoma komunumo kun plej granda areo. Ĝi konsistas en tre granda ebenaĵo (la Norda Altebenaĵo), ĉirkaŭata de relative altaj montaroj krom en la limo kun Portugalio, kie la landlimon markas ĉefe riveroj. La klimato estas ekstrema, kun someroj tre varmaj kaj sekaj, ĉefe en Aŭgusto, dum la cetero de la jaro montras malvarmajn temperaturojn. Dum multaj jaroj la ĉefa enspezo de la regiono estis la agrokulturo, ĉefe tritika, kaj la bestobredado. En la lastaj jaroj la regiono suferas fortan procezon de senhomigo, kun migrado ĉefe al Madrido kaj aliaj industriaj urboj.

La nuna regiono estas administracia unuiĝo de la plejparto de la historiaj regionoj Malnova Kastilio kaj Leono, post la nova organizado en Hispanio en 1983. La kastilia lingvo (la hispana de Kastilio) evoluis ĉi tie en la Mezepoko, kaj malrapide disvastiĝis al la aliaj regionoj dum la t.n. Rekonkero. Oni konsideras ĝin la plej pura formo de la hispana lingvo.

La Aŭtonoma Statuto difinas serion de esencaj valoroj kaj simboloj de la loĝantoj de Kastilio kaj Leono, kiel ilia lingva heredaĵo -alude al la kastilia lingvo kaj al la aliaj lingvoj parolataj en la komunumo: la leona kaj la galega aŭ ĝia historia heredaĵo, arta kaj natura. Inter la simboloj estas la blazono, la flago, la standardo, la himno - kvankam ĝi ne ekzistas - dum la 23a de Aprilo estas difinita kiel Tago de Kastilio kaj Leono, memorfestante la malvenkon suferita de la armeoj de Komunumoj de Kastilio en Villalar dum la Milito de la Komunumoj, en 1521.

En Kastilio kaj Leono troviĝas pli ol 60% el ĉiuj arkitekturaj, artaj, kulturaj kaj aliaj heredaĵoj ekzistantaj en Hispanio, kio signifas: 9 Mondaj Heredaĵoj,[3] preskaŭ 1800 naciaj heredaĵoj klasifikitaj kiel kulturaj, 112 historiaj konstruaĵoj, 400 muzeoj, pli ol 500 kasteloj,[4] el kiuj 16 estas konsiderataj de alta historia valoro, 12 katedraloj, 1 kunkatedralo,[5] kaj la plej granda koncentriĝo de romanika arto en la mondo. Kastilio kaj Leono kune kun la itala regiono Lombardio konsistigas la mondan regionon kun la plej distingitaj aktivaĵoj, kun la plej alta protekto donita de Unesko, kun totalo de 11 heredaĵoj.[6]

Krome la montoj de Valsaín kaj la montoj de Béjar kaj de Francio, en la Centra Sistemo, la valoj de Laciana, Omaña kaj Luna kaj la Montopintoj de Eŭropo kaj Los Ancares, en la Kantabra Montaro, kaj la Meseta Ibérica (Iberia Altebenaĵo), en la landlima areo kun Portugalio, estis deklaritaj biosfera rezervejo de Unesko,[7] kiu ankaŭ agnoskas la geoparkon de La Lora per ĉi tiu speco de protekto. Krome, Kastilio kaj Leono forte rilatas al tri el la Mondaj Memorprogramoj de Unesko same kiel la Dekretoj de la Kortego de Leono de 1188, curia regia konsiderata kiel lulilo de la monda parlamentismo fare de la institucio mem,[8], la Ĝenerala Arkivo de Simanko kaj la Traktato de Tordesillas.[9]

Laŭ datumoj de la Nacia Instituto de Statistiko de 2016, ĝia MEP-kapacito lokigas Kastilion kaj Leonon en la oka loko en Hispanio. Laŭ datumoj de 2007, ĝia homa disvolviĝa indekso (0.965) estas la 4a, nome la plej granda en la lando, kaj antaŭas al landoj kiel Francio, Svedio, NederlandoJapanio. La Indekso de evoluo de sociaj servoj reflektas, ke la komunumo havas unu el la plej bonaj sociaj servoj en la lando. Jen la tria aŭtonoma regiono, kiu ofertas la plej bonajn avantaĝojn al siaj civitanoj, malantaŭ Eŭskio kaj Navaro. Ilia edukado, laŭ la raporto PISA 2015, gvidas la poentarojn en legado kaj sciencoj kun poentaro komparebla al tiu de la dek plej bonaj landoj pri studado.[10]

  1. «Población, superficie y densidad por CCAA y provincias». Instituto Nacional de Estadística de España. Arkivita el originalo la 21an de Septembro 2013. Konsultita la 15an de Junio 2013.
  2. «Banco de series temporales - DPOP24514 - Población: Castilla y León. Ambos Sexos». Instituto Nacional de Estadística de España. 1a de Januaro 2014. Arkivita el originalo la 24an de Septembro 2015. Konsultita la 5an de Junio 2015.
  3. Unesco: World Heritage Conservation. «Spain» (en angla). Konsultita en 2014.
  4. «Unos 300 castillos se abren al público para ser conquistados». ABC 2010. Konsultita en 2010.
  5. «Catedrales y Colegiatas de Castilla y León». Konsultita en 2010.
  6. «Vive Tosacana». Arkivita el la originalo la 16an de Majo 2012. Konsultita en 2012.
  7. «Europe & North America (289 biosphere reserves in 34 countries)» (en angla). Unesco. junio de 2014.
  8. Mayor, María R. (19a de junio 2013). «La Unesco reconoce a León como cuna mundial del parlamentarismo». El Mundo.
  9. Unesco: Memoria del Mundo. «Memoria del Mundo - España». Konsultita en 2015.
  10. Vera, Joaquín (6a de decembro 2016). «Informe PISA: estas son las comunidades autónomas que aprueban y las que suspenden». El Español. Konsultita la 11an de julio 2017.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy