Kasto

Kasto estas rigida socia klaso en kiu homo naskiĝas kaj apenaŭ povas liberiĝi de ĝi. Ĝenerale la kasto estas hereda, pli-malpli ekskluzivema klaso, en aliaj sociformoj.

Ĉi tiu socia statuso konstruas la identecon de la persono, inkluzive de la gamo de liaj eblaj okupoj, kutimoj, ritoj, la normoj per kiuj li kondutos, la sistemo de simboloj al kiuj li estas engaĝita, kaj pli. Kast-bazita socia sistemo estas endogama tavoligita sistemo kiu klasifikas siajn membrojn laŭ la origino de la gepatroj, tiel ke socia moviĝeblo inter la diversaj kastoj estas preskaŭ neebla.

En Hindio, la kasto estas hereda socia klaso, kies membroj estas socie egalaj, samreligiaj kaj kutime sammetiaj, kaj ne havas sociajn rilatojn kun la membroj de aliaj kastoj. La unua kasto estas tiu de bramanoj, la lasta tiu de la manlaboristoj. Ekzistas komplika sistemo de sub-kastoj. Ankaŭ en Nepalo ekzistas simila kastosistemo, ĉar la kastosistemo ligiĝas al hinduisma religio. La sistemo estas ĉefe Hinda sed ankaŭ povas esti trovita en aliaj lokoj, kiel ekzemple la Zoroastriana pastraro, kolordividaĵo dum rasapartismo en Sud-Afriko, la hebreaj kohenoj kaj levidoj, aŭ la moderna socia kliko de la eg-industriistoj kaj similaj.

En antaŭmodernaj tempoj la kastismo estis ofta en diversaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, kiel ekzemple en feŭda Japanio, Ĉinio, Eŭropo (kie ĝi estis nomita Etat).

Kasto ne estas sekto, do male al ofta miskompreniĝo en parola lingvo, la kastismo ne estas sistemo de sektoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy