Katedro

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun katedralo.
Katedro (13-a jarcento) de la preĝejo Sankta Balbina apud la Baziliko de Sankta Petro de Romo

Katedro estas surpodia seĝo por preleganto, predikanto, profesoro ks, en alia senco katedro estas profesora posteno en universitato, altlernejo. Ĝia nomo devenas de la greka lingvo καθέδρα, kiu signifas seĝo. Paroli "elkatedre" estas fari ĝin aŭtoritate.

Laŭ Francisko Azorín Katedro estas Seĝo por altrangulo; loko enhavanta tian seĝon.[1] Li indikas etimologion el greka katedra, el kata + edra (sure seĝo) kaj de tie la latina cathedra.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 108.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy