Kazimierz Władysław Bartel (naskiĝis la 3-an de marto 1882 en Lvovo, murdita la 26-an de julio 1941 samloke) estis pola politikisto, profesoro, matematikisto (liaj laboraĵoj koncernis ĉefe geometrion), rektoro de Lvova Politekniko, plurfoja ĉefministro, subkolonelo de sapeistoj, framasonisto. Post atako de Germanio kontraŭ Sovetunio dum la dua mondmilito kaj konkero de Lvovo fare de Wehrmacht rifuzis kunlaboradon pro kio estis arestita de Gestapo kaj murdita de Einsatzgruppen kadre de la Eksterordinara Ekstermiga Agado. Lasta viktimo de la Masakro de Lvovaj Profesoroj.