Kazuo Ishiguro

Kazuo Ishiguro
Nobel-premiito
Kazuo Ishiguro
Kazuo Ishiguro
Persona informo
Naskonomo japane: カズオ・イシグロ [Kazuo Iŝiguro, aŭ
石黒 一雄 [Iŝiguro Kazuo]
Naskiĝo 8-an de novembro 1954 (1954-11-08) (69-jaraĝa)
en Nagasako
Lingvoj anglajapana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1982–)
Japanio (1954–1982) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Orienta Anglio - Magistro de Artoj (1979–1980)
Universitato de Kent - anglistiko, filozofio (1974–1979)
Woking County Grammar School for Boys (en) Traduki (1966–1973) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Shizuo Ishiguro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Shizuko Ishiguro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Lorna MacDougall (en) Traduki (1986–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Naomi Ishiguro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo romanisto
sciencfikcia verkisto
kantotekstisto
aŭtoro
verkisto
scenaristo
kantoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1981– vd
Verkado
Verkoj The Remains of the Day ("La resto de la tago")
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kazuo Ishiguro (en la japana: カズオ・イシグロ [Kazuo Iŝiguro] aŭ 石黒 一雄 [Iŝiguro Kazuo]); naskiĝis la 8-an de novembro 1954) estas brita verkisto de japana deveno.

Ishiguro naskiĝis en Nagasako (Japanio). Li kaj lia familio transloĝiĝis al Britio en 1960. Li ricevis de la Universitato de Kent la titolon de licenciulo pri Angla Filologio kaj Filozofio en 1978 kaj finis postgradon pri Krea Skribo en la Universitato de East-Anglia en 1980.

En 1982 li akiris la britan civitanecon, kiu estas la sola, kiun li posedas nuntempe, ĉar la japanaj leĝoj ne antaŭvidas la duoblan civitanecon.

Kazuo Ishiguro estis kvarfoje kandidato al la Premio Booker kaj gajnis ĝin en 1989 por The Remains of the Day ("La resto de la tago"). La ĵurnalo The Times inkludis lin en liston de la 50 plej bonaj britaj verkistoj ekde 1945. En 2017, li ricevis la Nobel-premion pri literaturo pro "romanoj plenaj de emocia potenco, kie li malkaŝas la abismon, kiu kuŝas sub la distordita ligo, per kiu niaj sentoj perceptas la mondon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy