Kesto

Lignaj kestoj por transporti fruktojn kaj legomojn.

Kesto estas ia ujo kiu povas enhavi diversajn objektojn. Kestoj varias laŭ grando, formo kaj materialo, sed ĝenerale kesto havas brikan formon. Kesto povas havi kovrilon, kiu fojfoje sekurigeblas per seruroklinko. Malnovstila ŝlosebla kesto estas kofro. Kestoj povas esti ornamaj kaj utilaj. La kesto estas unu el la plej fruaj objektoj de doma meblo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy