Keto

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Keto (mitologio). Por aliaj signifoj vidu la artikolon Keto (apartigilo).
Keto
mara dio de la helena mitologio
Informoj
Eble sama Krataeis
Sekso ina
Patro Ponto
Patrino Geo
Edzo/Edzino Forkiso
Kunulo Gorgon
Infanoj Phorcydes • HesperidinojMeduzoGraiojLadono • Eŭrjalo • Thoosa • Stheno • Deino • Enyo • PefredoEĥidno
vdr

Laŭ la helena mitologio, Keto (el la greka Κῆτος, vorto per kiu ili nomumis balenojn, grandajn fiŝojn aŭ marmonstrojn[1]) estis mara monstro mortigita fare de Perseo[2] kaj Heraklo[3] , en malsamaj rakontoj, en kiu Keto signifis simple "baleno". Fakte, la vorto cetaco devenas de tiu greka nomo.

Katenita Andromedo, laŭ Cavalier d'Arpino, (1594-98). Perseo ŝtonigis Keton per la kapo de Meduzo.

La unua Keto estis sendita al Jopo (tiama Etiopio) por venĝi la orgojlan eldiraĵon de Kasiopeo, kiu asertis ke sia filino Andromedo estis eĉ pli bela ol la nereidinoj. Kolere, la gedioj ordonis ke Andromedo estu oferata al Keto, do oni ĉenis ŝin al apudmara roko. Tamen, Perseo alvenis ĝustatempe kaj ŝtonigis la monstron per la kapo de Meduzo. Laŭ rakonto de Plino, la edilo Marko Emilio Skaŭro portis la stonigitajn ostojn de Keto el Jopo al Romo dum sia regado[4].

La duan Keton sendis Pozidono por detrui la urbon Trojo, sed Heraklo sukcesis liberigi tiun popolon de la atakoj de tiu monstro. Tiam, ĝi supreniris ĉielen kaj formis la konstelacion Baleno (Κητος Τροιας).

  1. "κῆτος" ĉe Liddell, Henry and Robert Scott. 19406. A Greek-English Lexicon. Revised by H.S. Jones and R. McKenzie.. Eld. Clarendon Press, Oksfordo.
  2. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.3.
  3. Homero. Iliado, 21.441.
  4. Plinio. Natura historio, 4.4.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy