Kilometra punkto


Tiu tabulo « Vi estas tie » lokita sur la kanalo de la Sudo indikas PK 168,5, kio signifas ke ĝi situas je 168,5 kilometroj laŭ la kanalo ekde la punkto nulo

Kilometra punkto, kies siglo estas PK, estas grandeco uzata por situigi punkton laŭlonge de transportvojo (fervojo, tervojo, akvovojo), kiu estas kalkulata mezurante en kilometroj la longon de la vojparto inter la punkto kaj punkto nulo propra al ĉiu vojo, kiu servas kiel origino de la marko.

La kilometraj punktoj de vojo estas ofte markitaj je regulaj distancoj, kaj je la nivelo de apartaj lokoj kiaj la survojaj artverkoj, per limŝtonoj aŭ per tabuloj lokitaj rande de la vojo.

Por ekzemplo dum okazaĵo (paneo, akcidento, incendio, ktp.), la PK utilas al la kompetentaj aŭtoritatoj (retzorgantoj, polico, ĝendarmoj, fajroestingistoj, sukuraj servoj) por situigi la okazaĵon kaj tiel interveni.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy