Kistler K-1 estas planita tute reuzebla port-raketo, evuligita ekde al 1990-aj jaroj en la privata sektoro. La produktanto estas la Kistler Aerospace Corporation. Oni planas la ŝarĝkapaciton je 4.600 kg al 200-km alta orbito.
Oni uzas pelilon por la raketo, la modifitaj peliloj de la usona firmao Aerojet. Tiu nova pelilo baziĝas je la soveta NK-33 kaj NK-43 (konstruitaj por la lunraketo N1) kaj nun nomiĝas AJ26-58 kaj -59 por la unua ŝtupo kaj AJ26-60 por la dua ŝtupo.
La unua ŝtupo (ankaŭ LAP = Launch Assist Platform) de la raketo revenas per paraŝuto kaj surteriĝas per aersako. La dua ŝtupo (ankaŭ OV = Orbiting Vehicle) revenas la teratmosferon kaj surteriĝas same kiel la unua ŝtupo.
Pro la financaj malfacilaĵoj, la estonto de la planoj estas nebula, necerta.