Klano

Klano [el la irlanda, skotgaela kaj transprenite ankaŭ angla vorto Clan] estas grupo de individuoj, kiuj konsideras sin kiel posteuloj de komuna prapatr(in)o. En iuj (amerikaj) triboj ili agnoskas ekskluzive tiun parencecon per tio, ke ili havas saman totemon. En keltdevenaj landoj oftas la konsideroj pri klanoj, ekzemple en Irlando, Skotlando ktp. En arabdevenaj landoj la koncepto klano interplektiĝas kun tiu de tribo.

Klano foje signifas ankaŭ grupaĉon de intrigantoj aŭ apartiĝeman partieton (kliko, koterio).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in