Klefo

La trisonoj de la a-minora akordo a–c–e, notita en kvin malsamaj klefoj

Klefo[1]kleo[2] (lat. clavis, hisp. clave, it. chiave, fr.: clefclé = „klefo, kleo, ŝlosilo“) en muziko servas por fiksi en notliniaro, kiujn tonaltojn prezentas la kvin notlinioj. Por eviti neologismon kelkaj preferas uzi la esprimon "muzika ŝlosilo". Ĉiu klefo havas por tio referenctonon, de kies pozicio deduktiĝas la pozicio de la aliaj tonoj. La diversaj klefoj prezentas malsamajn tonregistroj; por ĉiu instrumento kaj ĉiu voĉregistro ekzistas taŭga klefo.

  1. Klefo estas rekomendata fare de la Lingva Konsultejo de Akademio de Esperanto. https://www.akademio-de-esperanto.org/akademio/index.php?title=Respondoj_de_la_Konsultejo#.C4.88u_.22kleo.22_a.C5.AD_.22klefo.22.3F
  2. Kle/o estas la ĉefa formo en la NPIV, en Vollstandiges Wörterbuch Esperanto-deutch de KRAUSE, en English-Esperanto-English Dictionary (2010) de WELLS, en la Granda vortaro esperanta-kroata, en la Ezperantó-magyar szótar, en Diccionario Amika, Español-Esperanto, en la Diccionario Amika, Español-Esperanto, en 新撰エス和辭典~Nova vortaro Esperanto-Japana, en la vortaro de Hugh Martin (Esperanto-íslensk orðabók – Esperanta-Islanda Vortaro), en Nederlands–Esperanto–Nederlands (kleo estas donata kiel la nura tradukaĵo en la nederlanda parto) , en Esperanta-rusa vortaro de Bokarev, en la Granda Esperanta-ukraina vortaro de Volodimir Pacjurko kaj aliaj. La du finnaj esperantaj poŝvortaroj, Esperanto-Dansk Ordbog, Esperanto–bulgara poŝvortaro, Esperanto–lietuvių ir lietuvių–esperanto kalbų žodynas, la Praktika Esperanto–Ĉina Vortaro kompilita de Cho Chao-ming kaj La Simpla Vortaro havas nur ”kleon”, ne ”klefon”. Ĝi (kleo) estas evitinda laŭ la Rokmuzika Terminaro de Bertilo Wennergren, sed tamen li ne klarigis tiun evitindecon.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy