Klio

Klio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Mnemozino
Gefratoj MelpomenoUranioEŭterpoTerpsiĥoroEratoPolimnioTalioKaliopo
Kunulo Apolono
Infanoj HiakintoHimeno
vdr

Klio (en la antikva greka lingvo Κλειώ [Kleio], eble el κλέω [kleo] «celebri, kanti»), en la helena mitologio estas unu el Muzoj. Muzo de historio kaj plue de etiko kaj epopea poezio, ŝi kantas la estintecon de homoj kaj iliaj farintoj sub la egido el Apolono.

Κλειώ - Klio, parto de la pentraĵo La alegorio de pentrarto de Vermeer (ĉirkaŭ 1666)

Klio estas ofte prezentata pli aŭ malpli juna virga knabino, pli kutime kiel filino de Zeŭso kaj la memoreca diino Mnemozina[1]. Ŝi estas unu el naŭ muzoj kune kun siaj fratinoj, Eŭterpo, Talio, Melpomeno, Terpsiĥoro, Erato, Polimnio, Uranio kaj Kaliopo kiu estas la sola pli aĝa ol ŝi [2].

Ŝi naskiĝis en Pierio (historia regiono de Antikva Makedonio) kiam Zeŭso, malproksime de la senmortuloj, naŭfoje vizitis Mnemozina kiu fine akuŝis ĉe la finjaro la naŭ muzojn, interalie Klio[3]. Ŝi vivis en montoj, en Pieiro, ĉe la monto Olimpo, aŭ ĉe la monto Helikono (Ἑλικών) en Beotio.

En la helena mitologio oni atribuas al ŝi esti la inventistino de la gitaro.

  1. Krome por kelkaj poetoj kiel la greka lirika poeto Alkmano (Ἀλκμάν) vivante en la sepa jarcento a.K : muzoj kaj do, klio ankaŭ, estas filinoj el Urano (ĉielo) kaj Geo (tero); Diodoro Sicilia (Διόδωρος Σικελιώτης, Diodoros Sikeliotes), Universala Historio, libro IV, ĉapitro VII. Interreta franca versio
  2. Apolodoro, Biblioteko, 1-3.1
  3. Teogonio, Heziodo, (de 56): Naŭ noktoj dume, Zeŭso vizitis lian patrinon, eliris, diste de la vido el senmortuloj, en ŝia sankta kuŝejo ; kaj, tiam la jaroj finiĝis, la monatoj plenumigite, la tagoj markitaj okazis, ŝi akuŝis naŭ virgulinajn, kiujn sama menso vivigas, la koro libere el maltrankvilaĵoj, nur zorgas kanti. (el franca traduko)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy