Kmera arkitekturo

La 12a-jarcenta templo de Angkor Ŭat estas la majstroverko de Angkora arkitekturo. Konstruita sub la direktorado de la kmera reĝo Surjavarman la 2-a, ĝi estis servanta kiel persona maŭzoleo de la monarko kaj kiel templo de la hindua dio Viŝnu. Bazita sur la Dravida arkitekturo, ĝi estis desegnita kiel piramido reprezentanta la strukturon de la universo: nome la plej alta nivelo en la centro de la templo reprezentis la figuron de la Monto Meru, nome hejmo de la Hinduaj dioj, kaj la kvin turoj de la plej alta nivelo reprezentas la kvin pintojn de la monto. La larĝa elfosaĵo ĉirkaŭ la komplekso reprezentis la oceanojn kiuj ĉirkaŭas la mondon.
Templo en Sambor Prei Kuk.

En Kmera arkitekturo (en Kmera lingvo: ស្ថាបត្យកម្មខ្មែរ), la periodo Angkor estas la periodo en la historio de la Kmera imperio el proksimume la lasta duono de la 8a jarcento al la unua duono de la 15a jarcento.

En ajna studo de Angkora arkitekturo, la emfazo estas necese al religia arkitekturo, ĉar ĉiuj el la ceteraj Angkoraj konstruaĵoj estas religiaj esence. Dum la periodo de Angkor, nur temploj kaj aliaj religiaj konstruaĵoj estis konstruitaj el ŝtono. Nereligiaj konstruaĵoj kiel loĝejoj estis konstruitaj el forpaseblaj materialoj kiaj ligno, kaj tiel ili ne survivis.

La religia arkitekturo de Angkor havas karakterajn strukturojn, elementojn kaj motivojn, kiuj estas identigitaj en la klariga vortaro sube. Ĉar nombraj diversaj arkitekturaj stiloj sukcedis unu al alia dum la Angkora periodo, ne ĉiuj el tiuj trajtoj estis egale kiel pruvaro tra la tuta periodo. Tiel, fakuloj referencis al la esto aŭ foresto de tiaj trajtoj kiel fonto de pruvaro por dati la restaĵojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy